Frenštát pod Radhoštěm
Frenštát pod Radhoštěm estas urbo en Ĉeĥio kun 10 676 loĝantoj (2024) en nordorienta Moravio, 10 km de urbo Rožnov pod Radhoštěm, 15 km de urbo Nový Jičín. Ĝi estas centro de turismo kaj refreŝigado kun vico da sportaj ebloj kaj kulture historiaj interesaĵoj kaj loĝigkapacitoj.
Frenštát pod Radhoštěm | |||
germane Freiberg | |||
urbo | |||
Urbodomo en Placo de Paco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Frenštát pod Radhoštěm | |||
Kromnomo: Frenštát | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Frenštát | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Riveroj | Lubina, Lomná, Bystrá | ||
Situo | Frenštát pod Radhoštěm | ||
- alteco | 401 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 32′ 36″ N 18° 12′ 38″ O / 49.54333 °N, 18.21056 °O (mapo) | ||
Areo | 11,44 km² (1 144 ha) | ||
Loĝantaro | 10 676 (2024) | ||
Denseco | 933,22 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1178 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 744 01 | ||
NUTS 3 | CZ081 | ||
NUTS 4 | CZ0814 | ||
NUTS 5 | CZ0814 599344 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 10 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Frenštát pod Radhoštěm | |||
Retpaĝo: www.frenstat.info | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Tichá, Trojanovice, Kunčice pod Ondřejníkem kaj Bordovice.
Situo
redaktiLa urbo situas ĉe kunfluejo de beskydaj riveretoj Lomná kaj Bystrá kun Lubina en pentrinda pejzaĝo proksime de kruta montarpiedo Beskydy, 6,5 km de montopinto Radhošť.
Historio
redaktiFrenštát estis fondita en vojkruciĝo de komercvojoj verŝajne en la jaro 1299, la unua mencio pri Frenštát devenas el la jaro 1302. En historia evoluo trafis la urbon vico da katastrofoj – en la tempo de la tridekjara milito kaj dum la valaĥiaj ribeloj la urbo estis en la jaro 1626 forbruligita, en la jaro 1646 ĝi estis okupita de svedoj, dufoje pesto okazis en la urbo. En la jaro 1680 la urbo estis renovigita, sed en la sama jaro ĝi estis denove forbruligita. En la jaro 1781 Frenštát pod Radhoštěm akiris statuton de urbo. Ekde la 2-a duono de la 19-a jarcento komencas ekonomia kaj kultura evoluo de la urbo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 563 |
1880 | 6 107 |
1890 | 5 767 |
1900 | 5 757 |
1910 | 6 178 |
1921 | 5 432 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 691 |
1950 | 6 348 |
1961 | 7 754 |
1970 | 8 582 |
1980 | 9 853 |
1991 | 11 166 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 11 361 |
2011 | 10 915 |
2014 | 10 878 |
2016 | 10 854 |
2017 | 10 887 |
2018 | 10 824 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 10 820 |
2020 | 10 837 |
2021 | 10 576 |
2022 | 10 569 |
2023 | 10 709 |
2024 | 10 676 |
Naskiĝintoj
redaktiEn Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis poeto Josef Kalus (1855–1934), verkisto František Horečka (1894–1976).
Turismo
redaktiFrenštát estas bona elirepunkto por viziti ĉirkaŭajn montojn, la urbon mem kaj ekkoni la ĉirkaŭan regionon. 4 km de la urbo situas vilaĝo Trojanovice kun ebleco de loĝigo, kun monumento al regionaj artistoj kaj kun sidloka pend-telfero al monto Pustevny. Ĝi donas vicon da eblecoj por vintra kaj somera turismo, refreŝigadon, sporta kaj kultura ĝuojn (skitreniloj, skisaltejoj, tegmentitan basenon, areo por rajdontoj ka.).
Esperanto
redaktiEn Frenštát pod Radhoštěm naskiĝis Jaromír Jermář.