Jaromír Jermář

ĉeĥa esperantisto

Jaromír JERMÁŘ naskiĝinta la 10-an de julio 1922 en Frenštát pod Radhoštěm - mortis la 10-an de oktobro 2010) estis ĉeĥa esperantisto, doktoro, eksprezidanto de ĈEA kaj de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato.

Jaromír Jermář
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1922 (1922-07-11)
en Frenštát pod Radhoštěm
Morto 10-an de oktobro 2010 (2010-10-10) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ĝis la jaro 1938 ĝis anekso de la ĉeĥoslovaka limregiono far germanoj li vivis en Opava. Li abiturientiĝis en reala gimnazio en Prago en 1941 kaj en komerca akademio en Zlín en 1944. En la jaro 1953 li akiris doktoriĝon de filozofio en Karola universitato en Prago, kandidato de filozofiaj sciencoj li fariĝis en 1964. Li trairis tra diversaj laboristaj kaj administraj okupoj, en la jaroj 1954 - 1985 ĝis sia emeritiĝo li agadis kiel scienca laborulo. Li koncentriĝis ĉefe je problemaro de etnaj interrilatoj.

Artikoloj redakti

  • Právo na domov a německý revanšismus (Rajto pri hejmo kaj la germana revenĝismo, 1962)
  • Heimat - das "deutsche" Problem (Hejmo la germana problemo, 1966)
  • Ĉe la tombo de Petr Bezruč (Informoj de Ĉeĥoslovaka Esperanto-komitato 26/1967)
  • Etnaj problemoj kaj interlingvistiko (En: Esperanto - Lingvo internacia - sciencaj aspektoj, red. Detlev Blanke, Berlin 1979, p. 65-71)
  • Na prahu Nového roku 1980 (Sursojle de Nova jaro 1980, Starto 6/1979)
  • Na prahu Nového roku 1981 (Sursojle de Nova jaro 1981, Starto 1/1981)
  • Tyto a jiné dny (Tiuj ĉi kaj aliaj tagoj, poemaro, 1994)

Eksteraj ligiloj redakti