Trojanovice estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Ĝi etendiĝas apud cismontaro de Moraviasileziaj Beskidoj sub masivoj de Noříčí hora (1047 m s. m.), Radhošť (1129 m s. m.) kaj Velký Javorník (918 m s. m.). Devene temis pri forhakejista municipo, kiun fondis en la jaro 1748 olomouca episkopo kaj kardinalo Ferdinand Julius Troyer (1698–1758). La katastro de la municipo havas areon 35,6 km², dum kio du trionoj de la areo kovras arbaroj. La municipo dividiĝas en kvar ĉefajn partojn: Bystré, Lomná, Pod Radhoštěm kaj Pod Javorníkem. Vivas ĉi tie 2 786 loĝantoj (2023).

Trojanovice
municipo
Kapeleto en Trojanovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trojanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Frenštát pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Situo Trojanovice
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 13″ N 18° 14′ 17″ O / 49.52028 °N, 18.23806 °O / 49.52028; 18.23806 (mapo)
Katastro 35,79 km² (3 579 ha) Trojanovice
Loĝantaro 2 786 (2023)
Denseco 77,84 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 744 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599999
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Trojanovice
Retpaĝo: www.trojanovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Oni supozas, ke forhakejoj estiĝis komencis estiĝi baldaŭ post fondo de Frenštát post la jaro 1300. La unuaj informoj pri ĝia nombro aperas nur post la jaro 1600, kiam estis da ili 36. Ilia nombro senĉese ascendis kaj en duono de la 18-a jarcento ĝi atingis 200. La forhakejistoj pagis impostojn kaj al la urbo kaj al episkopaj oficistoj en Hukvaldy, tial ili klopodis krei memstaran municipon. Per tio ili elinfluigis el influo de la urbo. En la jaro 1748 okazis forŝiro de la tn. forhakejoj de Frenštát kaj estis nomita la unua municipa administracio frunte kun vokto Václav Košárek. En dokumento el la 30-a de aŭgusto 1754 la olomouca episkopo Troyer kaŭzigis la establon de la nova municipo kiel "rekompenco" pro klopodema laboro de la forhakejistoj. Tiun ĉi dokumenton, kiu estas skribita germane, eblas konsideri kiel fundamentigan dokumenton de Trojanovice.

Ekde la jaro 1850 ĝis la jaro 1900 el Trojanovice forloĝiĝis, precipe ĝis Teksaso, preskaŭ 500 loĝantoj. Idoj de tiuj ĉi elmigrintoj vivas ĉefe en meza Teksaso en ĉirkaŭaĵo de Fayetteville, Weimar, Hostýn, Dubina kaj pluaj.

En la jaro 1898 estis en Trojanovice sur Radhošť konstruita kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Antaŭ la kapelo situas kopiaĵo de statuo de sanktaj Cirilo kaj Metodo, kies originalon kreis skulptisto Albín Polášek. Unu triono de la kapelo estas nun en katastro de municipo Dolní Bečva. Pri tiu ĉi plej granda arkitektura memorindaĵo zorgas Matice Radhošťská, kiu havas sidejon en Trojanovice.

En la jaro 1940 estis trafikigita sidloka telfero el Ráztoka ĝis Pustevny.

Memorindaĵoj redakti

Personecoj redakti

  • Vincenc Janda (1908–1985), salesiana pastro kaj misiisto en Sud-Ameriko
  • Jan Knebl (1866–1962), skulptisto kaj pentristo
  • Miroslav Liďák (1934–1983), pentristo kaj karikaturisto
  • Karel Raška (1904–1943), instruisto kaj fondinto de fajrooestingista korpuso
  • Antonín Strnadel (1910–1975), pentristo, grafikisto, ilustriisto kaj profesoro
  • Bohumír Strnadel-Četyna (1906–1974), verkisto kaj ĵurnalisto
  • Josef Strnadel (1912–1986), verkisto kaj literatuta teoretikisto

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti