Čeladná (germane Tscheladna) estas montara municipo en Ĉeĥio en valo de rivero Čeladénka situanta ĉe montopiedoj de kelkaj beskidaj montoj - Smrk (1276 m), Malý Smrček (711 m), Smrček (858 m), Malá Stolová (1009 m) kaj Skalka (964 m). La teritorio de la vilaĝo estas plejparte montoriĉa, kovrita per arbaroj kaj herbejoj. Vivas ĉi tie 2 901 loĝantoj (2023).

Čeladná
germane Tscheladna
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čeladná
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdlant nad Ostravicí
Historia regiono Moravio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj, Subbeskida montetaro
Rivero Čeladénka
Situo Čeladná
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 46″ N 18° 19′ 55″ O / 49.52944 °N, 18.33194 °O / 49.52944; 18.33194 (mapo)
Katastro 59,05 km² (5 905 ha) Čeladná
Loĝantaro 2 901 (2023)
Denseco 49,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1600
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 12
NUTS3 CZ080
NUTS4 CZ0802
NUTS5 CZ0802 598071
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Čeladná
Retpaĝo: www.celadna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Hamry, Ostravice, Horní Bečva, Trojanovice, Pstruží, Bílá, Kunčice pod Ondřejníkem kaj Prostřední Bečva.

Historio redakti

Unuafoje estas la vilaĝo menciata en urbolibro de sinjorujo el Hukvaldy en 1600. Ĝi situas sur malnova vojo el Moravio ĝis Hungarujo, al kies defendo estis konstruita eble iam en la 13-a jarcento malgranda burgo sur montopinto Kozinec. Ne eblas do elimini, ke la komencoj de Čeladná tuŝas ĝis la 15-a jarcento. Signas tion ankaŭ granda nombro de bienaj loĝejoj.

En la 17-a kaj komence de la 18-a jarcento ĉi tie estis stacio de ŝirmantoj de landaj pordegoj, la t.n. portaŝoj. La portaŝoj estiĝis sur orienta Moravio jam en la tridekjara milito. Definitive ili estis malvalidigitaj en la jaro 1828.

Ferercon oni ĉi tie prilaboris en la jaroj 1678 - 1690. Renovigo de la metalurgia uzino okazis en 1796 kaj ĝi estis plu disvastigita je dratfabriko kaj pli malfrue je gisejo. En 1913 transprenis la uzinojn en Frýdlant kaj en Čeladná akcia kompanio Ferrum kaj en 1922 okazis definitiva pereo de metalurgioj en Čeladná. En 1880 estis en la vilaĝo teksfabriko kaj produktejo de alumetoj.

Kiel la unuan aŭtobusan linion en Ĉeĥaj landoj estas konsiderata transporto, kiun en la jaro 1907 trafikis privatulo el Frýdlant nad Ostravicí ĝis Horní Čeladná.

En finaj jaroj de la dua mondmilito la vilaĝo estis unu el centrejoj de partizana rezistmovado. Sur la teritorio de la vilaĝo agadis kiel sovetaj, tiel ankaŭ anglaj partizanoj. Ilian agadon ĝis hodiaŭ rememorigas monumentetoj, da kiuj estas en la vilaĝo tuj kelke.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 129
18802 344
18902 490
19002 592
19102 691
19212 506
JaroLoĝantoj
19302 655
19502 311
19612 495
19702 410
19802 179
19912 016
JaroLoĝantoj
20012 035
20142 533
20162 634
20172 739
20182 798
20192 800
JaroLoĝantoj
20202 836
20212 971
20222 843
20232 901

Signifaj naskiĝintoj redakti

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti