Kunovice (distrikto Vsetín)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kunovice (apartigilo)

Kunovice estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio situanta en nordorienta montarpiedo de Hostýnské vrchy sur limoj de Valaĥio kaj regiono nomata Moravské Záhoří. Vivas ĉi tie 667 loĝantoj (2023).

Kunovice
germane Kunowitz
municipo
Meze de la municipo kun aŭtobusa haltejo kaj fajroestingista armilejo.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kunovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Situo Kunovice
 - alteco 407 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 20″ N 17° 48′ 29″ O / 49.43889 °N, 17.80806 °O / 49.43889; 17.80806 (mapo)
Katastro 8,17 km² (817 ha) Kunovice
Loĝantaro 667 (2023)
Denseco 81,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 44
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 543021
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunovice (Vsetín District)
Retpaĝo: www.obec-kunovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unuaj skribinformoj pri la estiĝo de Kunovice devenas jam el la jaro 1131. Loĝantoj en mezepoko ĉi tie vivtenis sin plejparte per agrikulturo. Ĝis la jaro 1726 Kunovice estis aldonitaj al paroĥo en Kelč, ekde 1726 ĝis 1784 al paroĥo en Podhradní Lhota kaj ekde 1784 al nove establita paroĥo en Loučka.

Dum la unua mondmilito la loĝantoj de Kunovice ekkonis mizeron doloron kaj suferon. En la paso de la milito soldatiĝis 106 da lokaj civitanoj, el kiuj 15 ne plu revenis. Dum periodo de la dua mondmilito estis en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo forta partizana movado, kiu estis subtenata de lokaj civitanoj. Pro averto okupantoj ekzekutis kvar partizanojn meze de la vilaĝo.

En la jaro 1985 la vilaĝo estis integrita en vilaĝon Loučka, sed tiu ĉi integro ne pruviĝis, tial la vilaĝo en la jaro 1990 memstariĝis.

Pluaj fotoj redakti