Police (distrikto Vsetín)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Police

Police estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. La vilaĝo situas en supermara alteco 412 m proksimume 3 km sudoriente de Kelč apud fervojo Kojetín - Valašské Meziříčí - Ostrava kaj apude landvojo ĝis Holešov. Vivas ĉi tie 609 loĝantoj (2023). La suda parto de katastro de la vilaĝo kondukas en deklivojn de Hostýnské vrchy, kie estas ankaŭ la plej alta punkto - Hůrka (557 m).

Police
germane Politz
municipo
Turniĝejo de aŭtobuso en Police
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Police
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Rojo Loučka
Situo Police
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 49° 27′ 06″ N 17° 52′ 00″ O / 49.45167 °N, 17.86667 °O / 49.45167; 17.86667 (mapo)
Areo 13,22 km² (1 322 ha)
Loĝantaro 609 (2023)
Denseco 46,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1383
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 44
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544621
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Police (Vsetín District)
Retpaĝo: www.obecpolice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1383. La vilaĝo apartenis al sinjorujo Kelč de olomouca episkopujo. En la dudekaj kaj la tridekaj jaroj de la 17-a jarcento servutuloj forkuradis el mastrumaĵoj kaj tiuj dezertiĝis. Plej multe de tiaj forlasitaj mastrumaĵoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj havis ĝuste Police. Parto de la vilaĝo nomita Vrchovec estis memstara vilaĝo, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1788. En 1877 Vrchovec preskaŭ plene forbrulis. En 1949 Vrchovec estis aligita al Police.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869644
1880690
1890635
1900634
1910630
1921610
JaroLoĝantoj
1930668
1950655
1961677
1970583
1980556
1991515
JaroLoĝantoj
2001546
2014584
2016568
2017574
2018574
2019587
JaroLoĝantoj
2020579
2021569
2022609
2023609