Leoš Janáček
Leoš JANÁČEK ([ˈlɛoʃ ˈjanaːt͡ʃɛk], Esperantigite Leoŝ Janaĉek) (3-a de julio 1854 Hukvaldy - 12-a de aŭgusto 1928 Ostrava) estis ĉeĥa komponisto, vivinta en Brno. Lia muziko estis kuraĝe moderna. Ofte ludataj estas liaj operoj: Šárka (1887-1888), Komenco de romano (1891), Jenufa (Její pastorkyňa) (1894-1903), Sorto (1903-1904), Ekskursoj de sinjoro Brouček (1908-1917), Káťa Kabanová (1919-1921), Aventuroj de vulpino Ruzulino (1921-1923), Afero Makropulos (1923-1925), El la morta domo (1927-1928). Li kolektis folklorajn kantojn en Moravio.
Leoš Janáček | ||
---|---|---|
![]() | ||
Naskiĝo | 3-a de julio 1854 en ![]() | |
Morto | 12-a de aŭgusto 1928 en ![]() | |
Nacieco | ĉeĥo | |
Sukcesis kiel | komponisto | |
Artista celigo | opero | |
Reprezentaj verkoj | Šárka | |
En Brno funkcias Janáček-Operejo kaj Janáček-Akademio de Muzaj Artoj (pri muziko kaj aktorado).