Muzikkritikisto

profesio de persono, kiu verkas recenzojn kaj diskursojn pri muziko

Muzikkritikisto estas la profesio de persono, kiu verkas recenzojn kaj diskursojn ekz. pri instrumentaj kaj orkestraj verkoj, operoj, operetoj, muzikaloj aŭ aliaj muzikaj teatraĵoj resp. voĉkantaj kaj ĥoraj verkoj samkiel rokmuziko, popmuzikoĵazo kaj aliaj parencaj stiloj. Ĉi tiuj povas esti publikataj en fakorgano same kiel en ĵurnaloj aŭ revuoj, sed ankaŭ en radio resp. televido aŭ en la interreto. La edukado kiel muzikkritikisto fariĝas nuntempe foje en la kadro de studo de muziksciencoj, plejofte en kontakto kun diversaj amaskomunikiloj.

En la pasintaj jarcentoj muzikkritikistoj ne estis aparte edukitaj por ĉi tiu profesio. Kutime temis pri komponistojmuzikistoj, kiuj krom multa sperto pri kompozicio kaj siatempa muziko ankaŭ enmetis adekvatan verkistan talenton. Ĉar ĝis la fino de la 19-a jarcento ne ekzistis sonregistraĵoj de muzikverkoj, muzikkritikistoj estis devigitaj krei al si la necesan bazon per la studado de notoj, partituroj kaj pianopartituroj, por ke ili ĝuste povu prijuĝi verkon. La vizitado de koncertoj apartenis ankaŭ al tio - ĉi tiuj estis tamen precipe en la unua duono de la 19-a jarcento tute ne tiel memkompreneble, kiel oni nuntempe supozus. En la nuna tempo la bazon por la taksado de muzikaj verkoj formas krom la vizitado de koncertoj kompreneble ankaŭ sonregistraĵoj kaj radioelsendoj surbaze de studo de partituroj. Dezirinda, plejeble ampleksa scio aŭ elstara intereso, kiu vaste transiras trans "klasika muziko" kaj ampleksas ĉiujn artajn kampojn kaj epokojn (literaturo, vidaj artoj, politiko, etnologio, kino ktp. samkiel ties evoluo ekde la antikvo ĝis en la nuntempo) ja ne estas kondiĉo, sed starigas la publikigitajn tekstojn kutime sur sekuran fundamenton.

La du fakorganoj specialigitaj pri muziko en Germanio de la 19-a jarcento estis la "Allgemeine musikalische Zeitung" (ĝenerala muzika gazeto), eldonita de muzikeldonejo Breitkopf & Härtel, kaj "Neue Zeitschrift für Musik" (nova revuo por muziko), fondita de Robert Schumann kaj Friedrich Wieck.

Famaj muzikkritikistoj de la 19-a jarcento redakti

Famaj muzikkritikistoj de la 20-a jarcento redakti

Muzikkritiko en la satiro redakti

La kabaredisto Georg Kreisler satirmaniere priskribis en "Der Musikkritiker" (la muzikkritikisto) tiun ĉi profesion: la kanto tekstas, ke oni ne bezonas sperton pri muziko, sed povas gajni luksajn monsumojn per la verkaĉado pri muziko kaj muzikistoj.