Partituro (itale partitura „disdivido“ aŭ „grupigo“) estas kompilaĵo de ĉiuj unuopaj voĉoj de komponaĵoaranĝaĵo, aranĝitaj unu sub la alia, tiel ke dirigento povas superrigardi la muzikan okazontaĵon unuvide. Partiturojn oni uzas ankaŭ por konservi muzikon reprodukteblan.

Wolfgang Amadeus Mozart: Ein Musikalischer Spaß, partitureltiraĵo Pri tiu ĉi sono Play

Strukturo redakti

„Klasika“ orkestropartituro enhavas de supre malsupren la voĉojn por:

En partituroj de eklezia muziko la ĥoro ofte staras inter arĉinstumentoj (violonoj, vjoloj) kaj figurita baso (orgeno, violonĉeloj, fagotoj, kontrabaso).

Komento: ĉar la itala estas la internacia lingvo pri muziko, la nomoj de instrumentoj resp. iliaj mallongigoj ofte aperas en la itala.

Indikoj pri okupado redakti

En partituro plej ofte estas antaŭmetita ekzakta okupado de la verko. Kiel ofte okazas en katalogoj aŭ verkdosierujoj, tiu ĉi povas esti mallongigita per kodo, kiu antaŭkondiĉas konon de la partiturskemo. Ekzemple en germanlingva partituro 3333/4321/Pk/-/Str signifas:

  • po 3 lignoblovistoj
  • 4 kornoj
  • 3 trumpetoj
  • 2 trombonoj
  • 1 tubjo
  • timbaloj (Pk)
  • neniu harpo
  • arĉistoj (Str)

Malsamaj tipoj aŭ registroj de instrumento (ekz. hobojo kaj angla korno, fagoto kaj kontrafagoto) estas notitaj unu sub la alia kaj ligitaj per akolado. Soloinstrumentoj, kantsoloaj voĉoj aŭ ĥoro estas notitaj super la arĉinstrumentoj, en pli antikvaj partituroj ankaŭ inter vjoloj kaj violonĉeloj. Ĉi tiu notacimaniero devenas de la praktiko de sekorecitativo, en kiu la klavicenisto en la basgrupo ofte tenis la gvidadon de la ensemblo.

La tri grandaj grupoj (lignaj blovinstrumentoj, latunaj blovinstrumentoj, kaj arĉinstrumentoj) estas ordigitaj laŭ tonalto. Ununuran escepton formas la kornoj, kiuj fakte sonas inter trumpetoj kaj trombonoj. Pro ilia laŭsona proksimeco al tonaranĝo por la lignoblovistoj unuflanke kaj la ofta ritma ligo de „malmola“ latunaĵo (trumpetoj kaj trombonoj) kun timbaloj kaj frapinstrumentaro alialanke ĉi tiu lokigo estas oportuna.

Instrumentoj, kiuj ne estas kutimaj en klasika simfonia orkestro, estas alordigitaj al sia respektiva grupo laŭ tonalto. Ekzemple saksofonoj estas notitaj sube de la klarnetoj, ĉar ili same kiel tiuj ĉi estas ekblovataj per unuopa anĉo.

Kelkaj komponistoj variigas parte la ordigon de instrumentoj depende de la instrumentigo de la analoga pasaĝo: ekz. en la partituro de la opero Tristan und Isolde de Wagner oni ofte povas trovi la kornojn inter klarnetoj kaj fagotoj. Tamen tio ĉi en ĝenerale nur okazas malofte.

Partituro enhavas krom nototeksto ankaŭ ĉiujn instrukciojn kiel tempo, artikulacio, ludotekniko kaj esprimo.

Partiturtipoj redakti

Oni distingas

  • studopartituron libroformatan por legi kaj studi komponaĵon
  • Dirigentpartituron en pligrandigita formato kaj bindita kiel ringlibro (por pli rapida foliumado), kiu servas al dirigentoj por prezenti la verkon
  • partiturskizon, kiu ekstraktas la enhavon de partituro en malmultaj notliniaroj
  • Aŭskultpartituron (aŭ legpartituron), simpligita, ofte en aparte grafika formo, kiu faciligas al nespertulo la komprenon
  • ĥorpartituron: la voĉoj de ĥoro(soprano, aldo, tenoro, baso) estas notitaj en ĥorpartituro.

Eksteraj ligiloj redakti

Senpagaj partituroj redakti