Klaviceno

muzika klavarinstrumento

Klaviceno (itale: clavicembalo, el latine: clavis - klavo; cymbel - cimbalo) estas pluka korda klavara instrumento, tre populara en la jarcentoj de 15-a ĝis 18-a.

Flamanda klaviceno.

Malsame ol piano, en klaviceno kordojn ne cikigas marteloj, sed pikiloj (tial pluka kordinstrumento). Pro tio sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta.

Specoj de klaviceno redakti

Klaviceno estis multfoje plibonigata kaj konformigata al ia celo. Jen kelkaj "plibonigaĵoj".

  • spinedoklaviceneto- kvinokta, unuklavara, populara en 15-, 16- kaj 17-jarcentaj domoj;
  • tabloklaviceno (angle Virginals) - populara en Anglio speco de klaviceno, ĝi havis unu kvaroktan klavaron, ĝia skatolo estis ortangula kaj ĝi ne havis la piedojn (el tio la nomo);
  • unuvoĉa klaviceno - dufoje pliigita nombro de kordoj.

Famaj muzikistoj komponintaj por klaviceno redakti