Georg Böhm (* 2-a de septembro 1661 en Hohenkirchen (Turingio); † 18-a de majo 1733 en Lüneburg) estis Germana orgenisto kaj komponisto de la baroko samkiel de la nordgermana orgenskolo.

Georg Böhm
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1661 (1661-09-02)
en Hohenkirchen
Morto 18-an de majo 1733 (1733-05-18) (71-jaraĝa)
en Luneburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Memorigilo Georg Böhm
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Vivo redakti

Georg Böhm naskiĝis en 1661 en Hohenkirchen (Turingio en Germanio). Lia patro, orgenisto en Hohenkirchen, estis lia unua muzika instruisto. Böhm studis ĉe la universitato de Jena.

En 1693 li transloĝiĝis al Hamburgo, kiu estis grava muzika centro kaj pro la Hamburga operejo akceptema pri Itala muziko. Böhm laboris en Hamburgo dum kelkaj jaroj, kaj oni supozas, ke li tie studis ĉe la fama orgenisto Johann Adam Reincken.

Poste Böhm transiris al Lüneburg, urbo en kiu oni flegis la Francan muzikstilon. En 1698 li iĝis orgenisto ĉe la preĝejo St. Johannis en Lüneburg. Tiun postenon li posedis ĝis sia morto en 1733.

Influo sur J. S. Bach redakti

En 1700 Johann Sebastian Bach estis en Lüneburg libera lernanto de la monaĥejo Michaelis-Kloster kaj kantis kiel diskantisto en la mesĥoro. La influo de Böhm sur la fruaj orgenverkoj kaj klavarsuitoj de Bach supozeblas laŭ stilkritiko, tamen ne pruveblas. Kopioj de orgenverkoj sur papero kun la akvomarko de Böhm, kiun oni malkovris en la jaro 2006 ene de la malnova stoko de la Herzogin-Anna-Amalia-Biblioteko en Vajmaro, sugestias ke ilin produktis la 13-jara Johann Sebastian Bach por la orgeninstruo ĉe Georg Böhm.

Carl Philipp Emanuel Bach asertis al Forkel en 1775, ke lia patro "ŝatis kaj studis la verkojn de la orgenisto Georg Böhm en Lübeck".

Verkoj redakti

Böhm ĉefe estas konata pro siaj komponaĵoj por orgeno kaj klaviceno (precipe preludoj, fugoj kaj partitoj). Multaj el siaj klavarverkoj estas kreitaj tiel, ke ili estis adapteblaj al la speciala situacio de la muzikisto resp. ties klavarinstrumento. Rimarkinda estas la muziko de Böhm ankaŭ pro la uzo de la stylus phantasticus, stilo de muzikado surbaze de improvizado.

Böhm komponis kantatojn, motetojn, orgen- kaj aliajn klavarverkojn; Precipe konataj estas liaj riĉe ornamitaj ĥoralmuzikigoj.

Ĥoralpartitoj redakti

La plej grava kontribuo de Böhm al la nordgermana klavarmuziko estas la ĥoralpartito, ampleksa komponaĵo konsista el diversaj variaĵoj pri ĥoralmelodio. Efektive li inventis la ĝenron verkante kelkajn partitojn de varia daŭro kaj diversaj ĥoraloj. Postaj komponistoj transprenis la ĝenron, speciale Johann Sebastian Bach. La ĥoralpartioj de Böhm elstaras pro la lerta ellaborado de pluraj voĉoj sur la harmonia strukturo de la ĥoralo. Liaj partitoj ĝenerale havas kamparanan karakteron kaj povas esti sukcese realigataj aŭ per orgeno aŭ per klaviceno.

Partitoj redakti

  • Ach wie nichtig, ach wie flüchtig
  • Auf meinen lieben Gott
  • Aus tiefer Not schrei ich zu dir
  • Christe der du bist Tag und Licht
  • Freu dich sehr, o meine Seele
  • Gelobet seist du, Jesu Christ
  • Herr Jesu Christ, dich zu uns wend
  • Jesu du bist allzu schöne
  • Vater unser im Himmelreich
  • Wer nur den lieben Gott lässt walten

Ĥoralpreludioj redakti

  • Allein Gott in der Höh sei Ehr
  • Christ lag in Todesbanden (fantazio)
  • Christ lag in Todesbanden
  • Christum wir sollen loben schon
  • Erhalt uns, Herr, bei deinem Wort (duba; eble de Dietrich Buxtehude)
  • Gelobet seist du, Jesu Christ
  • Nun bitten wir den heilgen Geist
  • Vater unser im Himmelreich (du versioj)
  • Vom Himmel hoch

Aliaj verkoj redakti

  • Preludio en C-maĵoro
  • Preludio en D-maĵoro
  • Preludio en A minore
  • Preludio en F-maĵoro
  • 11 suitoj (C-minoro, D-maĵoro, D-minoro, E-bemola-maĵoro (duba), E bemola-maĵoro, F-maĵoro, F-minoro, F-minoro, G-maĵoro, A-minoro)
  • Kapriĉo en D-maĵoro
  • Ĉakono en G-maĵoro (duba)
  • Preludio, fugo kaj postludo en G-minoro
  • Menueto en G-maĵoro (en la Clavierbüchlein por Anna Magdalena Bach)

Kantvoĉa sakralmuziko redakti

Kantatoj redakti

  • Ach Herr, komme hinab und hilfe meinem Sohne, por 5 voĉoj, 2 violonoj, 2 vjoloj, baso kaj figurita baso
  • Das Himmelreich ist gleich einem Könige, por 5 voĉoj, 2 violonoj, 2 vjoloj, fagoto kaj figurita baso
  • Ich freue mich, por 1 voĉo, violono kaj figurita baso (malaperinta)
  • Jauchzet Gott, alle Land, per 5 voĉoj, 2 kornetoj, 3 trombonoj, 2 violonoj, 2 vjoloj, fagoto kaj figurita baso
  • Mein Freund ist mein, por 4 voĉoj, 2 violonoj, 2 vjoloj, fagoto kaj figurita baso
  • Nun komm der Heiden Heiland, por 5 voĉoj, 3 trombonoj, 2 violonoj, fagoto e figurita baso
  • Sanctus est Dominus Deus Sabaoth, por 4 voĉoj, 2 violonoj, fagoto kaj figurita baso (verŝajne de Nicolaus Bruhns)
  • Satanas und sein Getümmel, por 4 voĉoj, 2 hobojoj (aŭ por 2 violonoj, 2 vjoloj, fagoto kaj figurita baso) (verŝajne de Nicolaus Bruhns)
  • Warum toben die Heiden, por 4 voĉoj, 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 trumpetoj, timbaloj, 2 violonoj, vjolo kaj figurita baso (duba)
  • Wie lieblich sind deine Wohnungen, per 4 voĉoj, 2 trumpetoj, 2 violonoj, 2 vjoloj, fagoto kaj figurita baso

Motetoj redakti

  • Auf, ihr Völker, danket Gott, por 5 voĉoj
  • Jesus schwebt mir in Gedanken, por 4 voĉoj (malaperinta)
  • Jesu, teure Gnadensonne, por 4 voĉoj (malaperinta)
  • Nun danket alle Gott, por 5 voĉoj

Altra musica sacra redakti

  • Passione secondo San Luca (1711, malaperinta)
  • 23 sakralaj kantoj el Geistreiche Lieder

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Waldschmidt, Carl L. Georg Böhm: his Life and Works, disertacio, Northwestern University, 1963. angle
  • Cumrine, Carol Ann. The Keyboard and Vocal Settings of Georg Boehm: an Analysis of Style as Dictated by Text, disertacio, Syracuse University, 1972. angle
  • Verkade, Gary G. Georg Böhm: Vater unser in Himmelreich á claviers et pedal: the Concept of Order, disertacio, University of Iowa, 1987. (Alia titolo: The Concept of Order in the Keyboard Works of Georg Böhm.) angle
  • Müller-Buscher, Henning. Georg Böhms Choralbearbeitungen für Tasteninstrumente. Laaber, 1979. ISBN 3-9215-1807-5. germane
Diskutas profunde la plimulto de la ĥoralmuzikigoj de Böhm.

Ligiloj redakti