Domenico Scarlatti
Domenico SCARLATTI [doMEniko skarlAtti] (naskiĝis en Napolo la 26-an de oktobro 1685, mortis en Madrido la 23-an de julio 1757) estis itala klavicenisto virtuoza kaj komponisto.
Domenico Scarlatti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Giuseppe Domenico Scarlatti |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1685 en Napolo |
Morto | 23-an de julio 1757 (71-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | itala • hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando Hispanio Reĝlando de Napolo |
Familio | |
Patro | Alessandro Scarlatti |
Edz(in)o | Maria Caterina Gentili (en) Anastasia Maxarti Ximenes (en) |
Parencoj | Giuseppe Scarlatti (mul) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto klavicenisto orgenisto |
Verkoj | Essercizi per gravicembalo |
Biografio
redaktiDe 1733 ĝis sia morto li loĝis en Madrido, kie li estis favorata de la reĝo kaj reĝino de Hispanio. En tiu periodo li komponadis sian gigantan verkaron por klaviceno.
Sian famon Scarlatti ŝuldas al tiu verkaro por klaviceno, ĉar ĝi estis unika laŭ pluraj starpunktoj:
- Sia amplekso — ĝi konsistas el 555 eroj nomataj sonatoj aŭ essercizi (itale “ekzercaĵoj”), kaj kiam Scott Ross registris la tuton, tio plenigis 35 plenajn lumdiskojn.
- Sia originaleco kaj senfina inventokapablo, kune kun la elstara vigleco de plej multaj el siaj eroj, kaj samtempe siaj sentigaj kaj instigaj muzikaj koloroj.