Kordinstrumento

Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj. Estas tri ĉefaj metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo aŭ frapado.

Aspekto flanka kaj antaŭa de violonĉelo.

Metodoj de kordinstrumenta ludadoRedakti

Per plukado aŭ pinĉadoRedakti

 
Moodswinger, 2006, Yuri Landman

Instumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citro estas ludataj pluke aŭ pinĉe, per la fingrodikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolojn plukinstrumento kaj ponteto.

Per arĉoRedakti

Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludataj per movo de arĉo trans la kordoj. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro. Gambovjolo, vjolo estas ekzemploj tiutipe.

Per frapadoRedakti

Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.

KordinstrumentojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildaroRedakti