Plektro
Plektro estas plateto uzata por sonigi kordinstrumentojn. Ĝi estas produktata plejparte de plastaĵo sed ankaŭ de metalo aŭ aliaj miksitaj materialoj. Ofte oni uzas plektron por ludi gitaron, basgitaron aŭ mandolinon. Moleco de plektro influas al rezulta sono de instrumento. Inter konataj produktistoj de plektroj apartenas Jim Dunlop USA, Fender, Gibson kajo George Dennis.
Tipoj redakti
Tradicia plektro redakti
Tradician plektron oni premas inter dikfingro kaj montrofingro. El la tradiciaj plektroj, oni uzas la malmolajn ĉe elektra gitaro, la pli molajn ĉe akustika gitaro.
Dikfingra plektro redakti
Ĝi estas fiksebla al dikfingro, kiu estas bone uzebla en la tri- aŭ kvarfingra pinĉada stilo, por plektrado de basaj kordoj.
En kulturo redakti
En Helena mitologio estas kelkfoje la diino Klio montrita tenante plektron kaj gitaron.