Montrofingro
La montrofingro (latine: index) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante de la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al persono aŭ objekto.

Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Kontraŭe al la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefan butonon de la muso (la maldekstra kaze de dekstrulo kaj male kaze de maldekstruloj).
Unikode Redakti
La montrofingro simbole aperas eĉ en kelkaj unikodaj signoj.
- U+261A ☚
- U+261B ☛
- U+261C ☜
- U+261D ☝
- U+261E ☞
- U+261F ☟
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Akademianoj trovas ke la fingro de destino montras la vojon, Brosnan, University of Bath Arkivigite je 2006-07-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Agresema fingromontro, Wissenschaft.de, 04.03.2005 (germane)