Dikfingro

unu el la fingroj en mano

Dikfingro estas la plej dika fingro, aŭ mana (science nomata ankaŭ polekso) aŭ pieda (nomata ankaŭ halukso).

Dikfingro
La levita homa dikfingro estas en kelkaj kulturoj esprimo de konsento, en aliaj temas pri obscena gesto

klaso de anatomia ento
latine pollex, digitus primus, digitus I
vaskulo/j vaskulo princeps pollicis
limfo/j infraklavikularaj limfaj nodoj
MeSH Thumb
vdr
Polekso (mana dikfingro)

Mana dikfingro (polekso) redakti

El ĉiuj manfingroj la dikfingro estas plej dika. Oni povas fari kontraŭpremon per dikfingro al la aliaj fingroj, kio estas la bazo de la prena funkcio. La cerboparto, kiu respondecas pri la movo kaj sento de la dikfingro estas pli granda ol tiu de la aliaj fingroj. La dikfingra ungo kreskas plej malrapide el ĉiuj kaj sentonde – post longa tempo – kreskas spiralforme.

La supren montranta dikfingro signifas en multaj landoj interkonsenton, kontenton pri io.

La suben montranta dikfingro signifas murdodeziron. Tiu ĉi kutimo estas el la antikva epoko, kiam la romia imperiestro decidis pri morto aŭ vivo de la sklavoj.

Vidu ankaŭ redakti