Malfermi la ĉefan menuon
Karl Friedrich Abel kun gambovjolo

Gambovjolo estas kordinstrumento. Ĝi sonas malpli laŭte kaj malpli brile ol la violono, sed tamen delikate kaj mistere. Laŭ registro ĝi pli similas al la violonĉelo. Ĝi ofte pensigas pri voĉo eĥanta en la memoro, kiel en la komponaĵo de Marin Marais Les voix humaines, kaj ĝi povas esti ankaŭ tenere karesa, kiel en la duetoj de la Sinjoro de Sainte-Colombe, Concerts pour deux violes égales.

UzojRedakti

 
Diversaj grandoj de gambovjolo de Syntagma musicum de Michael Praetorius, 1618

Ofte ĝi estis uzata nur por ludi la basan akompanadon, aŭ akompani solistan muzikilon, ekzemple klavicenon. Ekzemple en la muziko de la angla kampardancado la baso estas ludata de gambovjolo.[1]

Ĝi ankaŭ estis multe ludata, precipe en Anglio, en gambovjolaroj, t.e. kolektoj de pluraj gambovjoloj diversregistraj. Tia muziko, komponata precipe en la unua duono de la 17-a jarcento, estas kompleksa, revema, subtila, kaj nuancoplena.

Pli malfrue oni ankaŭ, precipe en Francio, ludis ĝin kiel solistan instrumenton. Unu inter la plej famaj komponistoj por solista gambovjolo estis la tiel nomata Sinjoro de Sainte-Colombe.

La historie lasta komponisto por la gambovjolo estis la germana Karl Friedrich Abel.

Post ĝia malfavoriĝo (ekde la 18-a jarcento) kaj forgesiĝo flanke de ĉiuj krom la historiistoj kaj muzeogardistoj, oni remalkovris la belecon de ĝia sono kaj de la muzikaĵoj komponitaj por ĝi. Kelkaj muzikistoj refamigis ĝin en la malfrua 20-a jarcento.[kiu?]

KomponistojRedakti

FontojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti