Liuto estas pinĉata, arab-devena (origanala araba vorto al'ûd, العود) kordinstrumento kiu ofte havas fretojn sur la fingrotabulo kaj ronda sonskatolo. Ĝi havas kompleksan historion, kaj oni pensas ke ĝi evoluis el antikva persa instrumento nomata barbato, sed ĝi ankaŭ similas la samtempa instrumento, al-ud. La vortoj luteo kaj al-ud devenas la arablingva "al'ud" kiu signifas "la ligno" – malestimiga termino uzata de frua islamanoj pri variaj muzikistrumentoj.[1]

Historio redakti

Ĝi venis al Eŭropo dum mezepoko kaj atingis normigitan formon dum muzika renesanco (5 duoblaj kaj unu sola kordo(j)). Konataj majstroj estis unue en Italio, poste Aŭstrio kaj Hungario (Hans Neusidler kaj Valentin Bakfark) kaj poste el Anglio (John Dowland), ankaŭ Francio komence de kla 17-a jarcento.

La 17-a jarcento pligrandigis liuton kaj donis al ĝi plusajn kordojn. En baroka epoko, ĝi havis ĝis 8 kordo-parojn kun 3 basaj kordoj (Chitarrone) kaj ĝi uzeblis por akompano de kantado en opero.

Ekde la mezo de la 17-a jarcento malaperis liuto kiel praktika instrumento.

Similaj muzikiloj ekzistas ankaŭ kiel folkloraj instrumentoj en diversaj landoj, ankaŭ kiel klasikmuzikiloj, kiel, en Ĉinio la pipa.

Bildaro redakti


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti