Kolegio Dartmouth

universitato en Hanovro, Nov-Hampŝiro, Usono

Kolegio Dartmouth (angle Dartmouth College) estas privata esploruniversitato en Hanovro en Nov-Hampŝiro, kaj unu el la naŭ koloniaj kolegioj (angle Colonial colleges) establitaj en Usono antaŭ la Milito de Sendependeco [1].

Kolegio Dartmouth
privata universitato • esplorada universitato • Colonial Colleges • privata neprofitcela lernejo • eldonejo de malfermita aliro
moto Vox clamantis in deserto

Voĉo krianta en la dezerto
(en la latina - Biblia referenco al Johano Baptisto en la Nova Testamento)

Informoj
fondodato 13-a de decembro 1769
fondinto(j) Eleazar Wheelock vd
speco Privata esploruniversitato
Situo
Geografia situo 43° 42′ 12″ N, 72° 17′ 18″ U (mapo)43.703333333333-72.288333333333Koordinatoj: 43° 42′ 12″ N, 72° 17′ 18″ U (mapo)
lando Usono
adreso 207 Parkhurst Hall, Hanover, NH, 03755-3529
poŝtkodo 03755-3529
Nombroj
nombro de studentoj 6 761 vd (stato: 1-a de septembro 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Matariki Network of Universities
Ivy League
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
Association of American Universities
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Open Education Network
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Department of Biological Sciences, Dartmouth College
• Neukom Institute for Computational Science vd
Kolegio Dartmouth (Nov-Hampŝiro)
Kolegio Dartmouth (Nov-Hampŝiro)
DEC
Kolegio Dartmouth
Kolegio Dartmouth
Kolegio Dartmouth (Usono)
Kolegio Dartmouth (Usono)
DEC
Kolegio Dartmouth
Kolegio Dartmouth
Map
Kolegio Dartmouth
vdr

Historio redakti

La kolegio estis fondita en 1769 fare de Eleazar Wheelock. Nuntempe, aldone al bakalaŭraj studoj, Dartmouth havas gimnaziojn en komercadministracio, medicino kaj inĝenieristiko, same kiel 18 bakalaŭrajn programojn en la sciencoj kaj artoj. Fakte, Dartmouth estas universitato en si mem kaj ne kolegio (la titolo "kolegio" estas uzata en Usono por priskribi bakalaŭrajn lernejojn, aŭ lernejojn kiuj estas parto de universitato). La titolo Kolegio (angle College) estis retenita en la nomo de la universitato por esprimi la centrecon de la bakalaŭra lernejo de la universitato, same kiel la gravecon atribuitan al la decido (1819) de la Usona Supera Tribunalo en Dartmouth College v. Woodward en la jura kazo de la universitato. En tiu tempo, la parlamento de Nov-Hampŝiro kaj la guberniestro de Nov-Hampŝiro provis iĝi Dartmouth publika universitato (kaj eĉ establis institucion nomitan "Dartmouth University" kiu laŭsupoze anstataŭigis la kolegion). Ili ŝanĝis la konstitucion de la universitato, pliigis la nombron da estraranoj kaj aldonis eksterulojn de inter siaj membroj en la senato de Nov-Hampŝiro. La kolegia administracio kontraŭstaris kaj Daniel Webster, diplomiĝinto de la universitato kiu estis je la komenco de sia jura kaj politika kariero, brile reprezentis la kolegion, kaj la tribunalo juĝis en lia favoro kaj nuligis la provon de transpreno.

En 1972, dum la prezidanteco de la hungara matematikisto János Kemény, la kolegio ekakceptas studentinojn por regulaj studoj (ĝis tiam nur viroj estis akceptitaj) [2].

Organizo [3] redakti

  • Geisel lernejo de Medicino (1797)
  • Thayer lernejo de Inĝenieristiko (1867)
  • Tucker lernejo de Komercadministracio (1900)
  • Guarini lernejo por diplomiĝintoj kaj Altnivelaj Studoj (2016)

Notindaj diplomiĝintoj redakti

  • Daniel Webster, usona politikisto, senatano kaj dufoja usona ministro por eksteraj aferoj
  • Amos T. Akerman, usona politikisto, ŝtatakuzanto
  • Alex Azar, usona politikisto, sanministro
  • James Forrestal, usona politikisto, Sekretario de Defendo
  • Robert Reich, usona politikisto, Ministro de Laboro
  • Timothy F. Geithner, usona politikisto
  • András Gerevich, hungara poeto
  • Owen Chamberlain, 1959 Nobel-premiito pri fiziko
  • K. Barry Sharpless, 2001 Nobel-premiito pri Kemio
  • George Davis Snell, 1980 Nobel-premiito pri Fiziologio aŭ Medicino
  • Henry Paulson, usona fiska sekretario kaj ĉefoficisto de Goldman Sachs
  • Louis V. Gerstner, Jr., ĉefoficisto de IBM, (1993-2002)
  • Jeffrey R. Immelt, ĉefoficisto de General Electric, (2001–)
  • John Donahoe, ĉefoficisto de eBay, (2008–)
  • Paavo Lipponen, ĉefministro de Finnlando, (tamen ne diplomiĝis)
  • Meryl Streep, aktorino (kiel interŝanĝa studento)
  • Michael Corleone, fikcia figuro de la filmo The Godfather

Por plia legado redakti

  • Behrens, Richard K., "From the Connecticut Valley to the West Coast: The Role of Dartmouth College in the Building of the Nation," Historical New Hampshire, 63 (Spring 2009), 45–68.
  • Chase, Frederick. (1913) A History of Dartmouth College and the Town of Hanover, New Hampshire, Volume 2, 1‑a eldono, Concord, N.H.: J. Wilson, The Rumford Press. OCLC 11267716.
(Read and download public domain copy via Google BooksArkivigite je 2020-12-03 per la retarkivo Wayback Machine.)


Referencoj redakti

  1. CIC Historic Campus Architecture Project. The Council of Independent Colleges. Arkivita el la originalo je June 25, 2008. Alirita August 23, 2008. Arkivigite je 2008-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  2. The World's Most Enduring Institutions. Booz Allen Hamilton (December 16, 2004). Arkivita el la originalo je February 7, 2017. Alirita August 23, 2008. Arkivigite je 2017-02-07 per la retarkivo Wayback Machine; "Dartmouth College ŝanĝiĝis de ŝanceliĝanta, finance malforta institucio de proksimume 300 studentoj dum la venontaj 20 jaroj al rekrutado de pli ol 2,000, fortika fonduso, kaj nacia reputacio kiel la plej prestiĝa bakalaŭra kolegio en Usono."
  3. Dartmouth College: At a Glance. U.S. News & World Report. Arkivita el la originalo je September 18, 2007. Alirita September 19, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti