Malfermi la ĉefan menuon

Nelson Rockefeller

usona politikisto

Nelson Aldrich ROCKEFELLER (8a de julio, 1908 – 26a de januaro, 1979) estis usona negocisto kaj politikisto kiu servis kiel la 41a Vicprezidento de Usono el 1974 ĝis 1977, kaj antaŭe kiel la 49a guberniestro de Novjorko el 1959 ĝis 1973. Li ankaŭ servis kiel Helpanto de la Sekretario de Ŝtato por Usonaj Respublikaj Aferoj por la Prezidentoj Franklin D. Roosevelt kaj Harry S. Truman (1944–1945) same kiel kiel por la sekretario de Sano, Eduko kaj Bonfarto sub Dwight D. Eisenhower el 1953 ĝis 1954. Kiel membro de la riĉa familio Rockefeller, li famiĝis kiel elstara artokolektisto kaj servis kiel administranto de la Rockefeller Center en Manhatano, Novjorkio.

Nelson Rockefeller
Nelson Rockefeller.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1908 (1908-07-08)
en Bar Harbor
Morto 26-an de januaro 1979 (1979-01-26) (70-jara)
en Novjorko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Rockefeller Family Cemetery
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Dartmouth
Subskribo Nelson Rockefeller
Familio
Patro John D. Rockefeller Jr.
Patrino Abby Aldrich Rockefeller
Frat(in)oj Abby Rockefeller Mauzé • David Rockefeller • John Davison Rockefeller III • Laurance Rockefeller • Winthrop Rockefeller
Edz(in)o Mary Rockefeller • Happy Rockefeller
Infanoj Rodman Rockefeller • Steven Clark Rockefeller • Michael Rockefeller • Mark Rockefeller
Profesio
Profesio politikisto • artkolektanto • entreprenisto
Information icon.svg
vdr

Rockefeller estis Respublikano kiu estis ofte konsiderata kiel liberala, progresista,[1] aŭ modera. Dum interkonsento kiu estis nomita Traktato de la Kvina Avenuo, Rockefeller konvinkis Richard Nixon por ŝanĝi la stabanaron de la Respublikana Partio ĝuste antaŭ la Respublika Konvencio de 1960. En sia epoko, liberaloj de la Respublikana Partio estis nomitaj "Rockefeller Republicans" (Respublikanoj de Rockefeller). Kiel Guberniestro de Novjorko el 1959 ĝis 1973, la atingoj de Rockefeller estis la etendo de la Ŝtata Universitato de Novjorkio, klopodoj por protekti la medion, la konstruo de la Empire State Plaza en Albany, pliigis instalaĵojn kaj personaron por medicina zorgo, kaj la kreado de la Novjorkio Konsilantaro de Artoj.

Post malsukcese intenci la Respublikan prezidentan kandidatigon en 1960, 1964, kaj 1968, Rockefeller estis nomumita Vicprezidento de Usono sub la Prezidento Gerald R. Ford, kiu ascendis al la prezidenteco post la rezigno en aŭgusto 1974 de Richard Nixon. Rockefeller estis la dua vicprezidento nomumita por tiu posteno laŭ la 25a Amendo, post Ford mem. Rockefeller forfalis en 1976 el la Respublikana stabanaro kun Ford. Li retiriĝis el politiko en 1977 kaj mortis du jarojn poste.

Kiel negocisto, Rockefeller estis prezidento kaj poste proparolanto de Rockefeller Center, Inc., kaj li formis la International Basic Economy Corporation en 1947. Rockefeller arigis gravan artokolekton kaj helpis la publikan aliron al artoj. Li servis kiel administranto, kasisto kaj prezidanto de Museum of Modern Art, kaj fondis la Museum of Primitive Art en 1954. En la areo de filantropio, li fondis la Fondaĵon Rockefeller Brothers Fund en 1940 kun siaj kvar fratoj kaj establis la bonfaran organizon American International Association for Economic and Social Development en 1946.

NotojRedakti

  1. KABASERVICE, Geoffrey. (2012) Rule and Ruin. Oxford University Press. ISBN 9780199912902. “Nelson Aldrich Rockefeller remains the best-known progressive Republican of recent times”.

BibliografioRedakti

  • Boyd, Joseph H. Jr.; Holcomb, Charles R. (2012). Oreos and Dubonnet: Remembering Governor Nelson A. Rockefeller. Albany: SUNY Press. ISBN 978-1-4384-4183-2.
  • Colby, Gerard; Dennet, Charlotte (1996). Thy Will be Done, The Conquest of The Amazon: Nelson Rockefeller and Evangelism in the Age of Oil. HarperPerennial. ISBN 0-06-092723-2.
  • Connery, Robert H.; Benjamin, Gerald (1979). Rockefeller of New York; Executive Power in the Statehouse. Ithaca, New York: Cornell University Press.
  • Isaacson, Walter (2005) [1992]. Kissinger: A Biography. New York: Simon & Schuster.
  • Kramer, Michael; Roberts, Sam (1976). "I Never Wanted to be Vice-President of Anything!": An Investigative Biography of Nelson Rockefeller. New York: Basic Books.
  • Morris, Joe Alex (1960). Nelson Rockefeller, A Biography. New York: Harper & Brothers.
  • Persico, Joseph E. (1982). The Imperial Rockefeller: A Biography of Nelson A. Rockefeller. New York: Simon & Schuster.
  • Rae, Nicol C. The Decline and Fall of the Liberal Republicans: From 1952 to the Present (1989).
  • Rowland, Donald W., History of the Office of the Coordinator of Inter-American Affairs, US Government Printing Office, 1947.
  • Smith, Richard Norton. On His Terms: A Life of Nelson Rockefeller. New York: Random House, 2014; A standard scholarly biography
  • Maxwell, Allen Brewster, Evoking Latin American collaboration in the Second World War: A study of the Office of the Coordinator of Inter-American Affairs (1940–1946), PhD dissertation, Tufts University, Medford, MA., 1971.
  • Turner, Michael. The Vice-President as Policy-Maker: Rockefeller in the Ford White House (1982).

Eksteraj ligilojRedakti