Sarodo (en la hinda: सरोद - Sarod) estas kordinstrumento el Barato, ĉefe uzata por ludi hindan klasikan muzikon. Ĝi similas al la liuto. Ĝi estas verŝajne la plej fama hinda instrumento post sitaro kaj tablao[1].

Sarodo en la etnologia muzeo de Berlino

Ĝi havas 4 kordojn en 4 kordoĥoroj. Ĝi agordantas A#2, F3, A#3, D#4. La mezuro estas proksimume 640 mm.

Sarodo estas parenco (kaj eble posteulo) de la afgana rabab (arabe: رباب ), muzika instrumento kiu oftis en Centra Azio ekde antikvaj tempoj kaj alportita al Barato en la 16-a jarcento.

En la 20-a jarcento, la sarodo iĝis vaste konata en la Okcidento plejparte pro la klopodoj de Allauddin Khan, ankaŭ konata kiel Baba Allauddin Khan, unu el la plej famaj muzikinstruistoj de la 20-a jarcento en hinda klasika muziko[2] kaj mentoro de Ravi Shankar kaj Ali Akbar Khan. Ĉi-lasta ankaŭ estas plej konata kiel sarodludanto.

Referencoj redakti

  1. (en) Kusnur, Narendra: Strings, Winds & Beats – The Sarod Arkivigite je 2020-07-18 per la retarkivo Wayback Machine MusicPlus, la 30-an de aŭgusto 2018.
  2. (en) Arnold, Alison, red. (2000). The Garland Encyclopedia of World Music: South Asia : the Indian subcontinent. Taylor & Francis. pp. 203–204. ISBN 978-0-8240-4946-1.. Taylor & Francis. pp. 203–204. ISBN 978-0-8240-4946-1.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Jagal (Urudo por ĝangalo), protestkanto kontraŭ senarbarigo de sarodvirtuozo Soumik Datta en kiu li kunfandas hindan klasikan muzikon kun popmuziko, roko kaj elektronika