Je plukinstrumento kaj kordaj klavinstrumentoj kordoĥoro (plej ofte nomata simple „ĥoro“) signifas du aŭ pli kordojn apartenajn unu al la alia, kiuj estas argordataj je la sama tono (unutonaj aŭ laŭ okta distanco) kaj kiujn oni dum la ludado komprenas kiel unuecon.

Sesĥora Al-udo

Plukinstrumentoj redakti

 
Hamburga cistro (iaspeca liuto) havas naŭ kordojn: unuopan baskordon (tute maldekstre) kaj kvar ĥorojn po du kordoj. La agordo estas c gg c'c' e'e' g'g'

Ĥoraj plukinstrumentoj estas ekzemple baroka gitaro, buzuko, liuto, al-udo, mandolino kaj dekdu-korda gitaro. La du kordoj, kiuj konsistigas ĥoron, estas kune prenataj kaj plukataj resp. frapataj. Dekdu-kordan gitaron oni ofte agordas tiel, ke la kvar malsupraj ĥoroj sonigas oktojn kaj la du supraj unutojn, ekzemple Ee Aa dd' gg' h'h' e'e' .

Kordaj klavinstrumentoj redakti

Je pianoj kaj prapianoj la kordotegaĵoj estas nur en la subbasa registro unuĥoraj. Jam baldaŭ la tegaĵo fariĝas duĥora, kaj ekde la tenoro ĉiam triĥora, malofte (je eksperimentaj konstruaĵoj) ankaŭ kvarĥoraj. La kordoj ene de ĥoro ĉiam estas agordataj samfrekvencaj. Je moderna pianego funkciigo de la maldekstra pedalo ŝovas la meĥanikon maldekstren, tiel ke la marteletoj frapas nur unu kordon; tio malpliigas la laŭtecon kaj ŝanĝas la sonkoloron.

Klavikordoj havis kaj havas preskaŭ ĉiuj duopajn kordojn, do estas duĥoraj. Ankaŭ ĉikaze la ideala agordo estas tiu je la sama frekvenco, tamen validis resp. validas minimumaj disagordoj unu kontraŭ la aliaj kiel sonvigligaj. Je klavikordo ĉiam ambaŭ kordoj estas frapataj.

Vidu ankaŭ redakti