Georg Friedrich Händel

germana komponisto
(Alidirektita el Georg Friedrich Haendel)

Georg Friedrich HÄNDEL[1] (naskiĝis la 23-an de februaro 1685, en Halle ĉe Saale[2], kaj mortis la 14-an de aprilo 1759)[3], en Anglio kutime nomata George Frideric (aŭ Frederick) Handel[4], estis en Germanio naskiĝinta poste angla komponisto de baroka muziko, precipe de operoj, oratorioj, himnoj kaj orgen-konĉertoj, kiu pasigis la kernon de sia kariero en Londono. Lia plej bone konata verko estas Messiah, kiu estas oratorio enmuzikiganta tekstojn el la Biblio en la King James Version. Ĝin oni kutime prezentas en Kristnasko. Li ankaŭ estis profunde influa por multaj komponistoj post si, inkluzive Haydn, Mozart kaj Betovenon.

Georg Friedrich Händel
Bazaj informoj
Naskonomo Georg Friedrich Händel
Naskiĝo 23-an de februaro 1685 (1685-02-23)
en Halle (Saale), Margraflando Brandenburgio,  Sankta Romia Imperio
Morto 14-an de aprilo 1759 (1759-04-14) (74-jaraĝa)
en Westminster, Middlesex,  Reĝlando de Granda Britio
Edz(in)o sen valoro
Ĝenroj baroka muziko
Profesio komponisto
Aktivaj jaroj 1698-1750
Retejo gfhandel.org
Persona informo
Naskonomo Georg Friedrich Händel
Tombo Poets' Corner
Lingvoj germanaanglaitala
Loĝloko LondonoHalleRomoFlorencoNapoloVenecia respubliko
Ŝtataneco Brandenburgio-PrusujoReĝlando de Granda BritioSankta Romia Imperio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Subskribo Georg Friedrich Händel
Familio
Patro Georg Händel
Patrino Dorothea Händel
Edz(in)o
Okupo
Okupo komponisto • klavicenisto • orgenistoviolonisto • operkomponisto • komponistoimpresario • universitata instruisto
Verkoj Mesio
Akva muziko
Music for the Royal Fireworks
Julio Cezaro en Egiptio
Alcina
Kserkso
Concerti grossi, Op. 6
TTT
Retejo http://gfhandel.org
vdr

Naskiĝinta en familio indiferenta al muziko, Handel ricevis kritikan trejnadon en Halle, Hamburgo kaj Italio antaŭ setleji en Londono en 1712; li iĝis civitanigita brita civitano en 1727.[5] Li estis forte inflita kaj de la grandaj komponistoj de la itala Baroko kaj de la mez-germana polifonia ĥorusa tradicio.

Post dekkvin jaroj, Handel estis startinta tri komercajn operkompaniojn por havigi al la angla nobelaro per itala opero. Muzikologo Winton Dean verkis, ke liaj operoj montras ke "Handel estis ne nur granda komponisto; li estis drama genio de unua ordo."[6] Kiam Alexander's Feast (1736) estis bone ricevita, Handel faris transiron al anglalingvaj ĥorusaj verkoj. Post lia sukceso pere de la Mesio [7](1742) li neniam plenumis italan operon denove. Preskaŭ blinda, kaj estinta loĝanta en Anglio dum preskaŭ kvindek jaroj, li mortiĝis en 1759, kiel respektita kaj riĉa homo. Lia funebro ricevis plenajn ŝtatajn honorojn, kaj li estis entombigita en la Abatejo Westminster en Londono.

Naskiĝinta la saman jaron kiel Johann Sebastian Bach kaj Domenico Scarlatti, Handel estis konsiderata kiel unu el la plej grandaj komponistoj de la epoko de la Baroko, kaj per verkoj kiaj Akva muziko, Muziko por la Reĝaj Piroteknikaĵoj kaj la Mesio li restis longdaŭre populara.[8] Unu el liaj kvar kronig-himnoj, nome Zadok the Priest (1727), komponita por la kronado de Georgo la 2-a, estis ludita je ĉiu sinsekva brita kronado, tradicie dum la suverena surtronigo. Handel komponis pli ol kvardek operoj en ĉirkaŭ tridek jaroj, kaj ekde la fino de la 1960-aj jaroj, kun la remodigo de la baroka muziko kaj la apero de la historie informita muzika koncertado, la intereso por la operoj de Handel kreskiĝis.

Male ol multaj kredas nuntempe, la oratorioj de Händel ne estas eklezia muziko. Händel estis teatrodirektoro, kaj lin ĝenis du leĝoj: dum la karesmo ne estis permesite prezenti teatraĵojn, kaj eĉ dum la cetero de la jaro teatraĵo ne rajtis enhavi bibliajn personaĵojn. Por solvi la problemojn, li komponis anglalingvajn "oratoriojn" (liaj operoj estis itallingvaj) kaj ilin prezentis koncerte, sen sursceneja aktorado; do li povis kaj plenigi sian teatron ankaŭ dum la karesmo, kaj uzi la drame interesajn rolulojn de la Biblio, precipe de la Malnova Testamento.

Komencaj jaroj redakti

 
Baptatestilo de Handel (Marienbibliothek en Halle).

Handel naskiĝis en 1685 en Halle, Duklando de Magdeburgo, al Georg Händel kaj Dorothea Taust.[9] Lia patro, 63jaraĝa kiam naskiĝis George Frideric, estis elstara barbir-kirurgo kiu servis ĉe la kortego de Saksio-Weissenfels kaj de Margraflando Brandenburgio.[10] Laŭ la unua biografo de Handel nome John Mainwaring, li "estis malkovrinta tian fortan emon al Muziko, ke lia patro kiu ĉiam intencis, ke li dediĉu sin al la studo pri juro, havis tialon por esti alarmita. Li strikte malpermesis lin implikiĝi per ajna muzika instrumento sed Handel trovis vojon por ekhavi malgrandan klavikordon private kaŝita ĉe ĉambro ĉe la pinto de la domo. Al tiu ĉambro li konstante ŝteliris kiam la familio estis dormanta".[11] Ege frue Handel iĝis lerta ludanto de klaviceno kaj orgeno.[12]

 
Händel-Domo (2009), naskoloko de George Frideric Handel.

Handel kaj lia patro veturis al Weissenfels por viziti ĉu la duonfrato de Handel, Carl, aŭ nevo, Georg Christian,[13] kiu estis servante kiel servisto de la Duko Johano Adolfo la 1-a.[14] Dum tiu vojaĝo, la juna Handel estis trenita sur orgena skabelo, kie li surprizis ĉiujn per sia ludado.[15] Tiu ludado helpis Handel kaj la dukon konvinki lian patron permesi al li ekhavi lecionojn en muzika komponado kaj klavartekniko el Friedrich Wilhelm Zachow, nome orgenisto de la preĝejo Marienkirche de Halle.[15] Zachow komponis muzikon por la luteranaj servoj ĉe la preĝejo, kaj el li Handel lernis pri harmonio kaj kontrapunkto, kopiante kaj analizante partiturojn, kaj akiris instruadon per hobojo, violono, klaviceno kaj orgeno.[15] En 1698 Handel ludis por Frederiko la 1-a de Prusio kaj renkontiĝis kun Giovanni Bononcini en Berlino.

Universitato redakti

 
Marktkirche en Halle kie Zachow kaj Handel estis ludantaj kiel orgenistoj.

Eble por plenumi promeson faritan al sia patro aŭ simple ĉar li vidis sin kiel "dediĉita al la liberalaj artoj," la 10an de februaro 1702 Handel aliĝis en la Universitato de Halle.[16] Tiu universitato estis ĵus fondita. En 1694 la Elektisto de Brandenburgo Frederiko la 3-a (poste Prusia reĝo Frederiko la 1-a) estis kreinta la lernejon, ĉefe por havigi prelegejon por la juristo Christian Thomasius kiu estis ekpelita el Lepsiko pro siaj liberalaj vidpunktoj.[17] Händel ne aliĝis al la fakultato de juro, kvankam li preskaŭ certe ĉeestis en prelegoj.[18] Thomasius estis intelektulo kaj akademia defendanto kiu estis la unua germana akademiano kiu prelegis en germana kaj ankaŭ denuncis procesojn al supozitaj sorĉistinoj. Lang kredis, ke Thomasius instigis en Händel "respekton por la digneco kaj libro por la homa menso kaj por la solena majesto de juro," principoj kiuj kortuŝos lin kaj tenos lin en Anglio por duono da jarcento.[19] Handel tie ankaŭ renkontiĝis kun la teologo kaj profesoro de orientaj lingvoj August Hermann Francke, kiu partikulare zorgis pri infanoj, partikulare orfoj. La orfejo kiun li fondis iĝis modelo por Germanio, kaj sendube influis la karitatajn intencojn de Handel, kiu ekzemple atribuis la rajtojn de la Messiah al Londona "Foundling Hospital".[20]

 
Preĝejo Domkirche en Halle.

Tuj post la komenco de sia universitata edukado, Handel (kvankam luterano mem (registroj de Marktkirche montras, ke li komuniis tie en aprilo de la jaroj 1701–03.[21]) en la 13a de marto 1702 akceptis la postenon de orgenisto en la Kalvinisma Katedralo en Halle, nome Domkirche, anstataŭ J.C. Leporin, por kiu li estis helpanto.[22] Tiu posteno, kiu estis unujara provizora nomumo montris, ke la fundamenta eduko kiun li estis ricevinta el Zachow por preĝeja orgenisto kaj ĉantisto estis tre alte prestiĝa. El tio ĝi ricevis 5 talerojn jare kaj loĝejon en la kastelo de Moritzburg. [23]

Ĉirkaŭ tiu epoko Handel interkonatiĝis kun Telemann. Estante kvar jarojn pli aĝa ol Handel, Telemann estis studante juron kaj helpante la ĉantiston Johann Kuhnau (antaŭanto de Bach en la preĝejo Thomaskirche tie). Telemann memoris kvardek jarojn poste en membiografio por la verko de Mattheson Grundlage: "La verko de la elstara Johann Kuhnau servis kiel modelo por mi en fugo kaj kontraŭpunkto; sed en dummoda melodiaj movimentoj kaj ekzamenante ilin Handel kaj mi estis konstante okupitaj, ofte vizitante unu la alian same kiel skribante leterojn."[24]

Komponaĵoj de Halle redakti

 
La Marktkirche kie ludis Handel.

Kvankam Mainwaring registris, ke Handel verkis semajne estante helpanto Zachow kaj la parto de sia tasko kiel provizora orgenisto en Domkirche estis havigi taŭgan muzikon,[25] neniu komponaĵo el lia epoko de Halle povas esti identigita.[26] Mattheson, tamen, resumis sian opinion pri la religiaj kantatoj de Handel verkitaj en Halle: "Handel en tiuj tagoj komponis tre, tre longajn ariojn kaj tre senfinaj kantatoj kiuj, kvankam ne havantaj la propran altiron aŭ ĝustan stilon, estis perfektaj se harmonio estas koncerna."[27]

Fruaj ĉambraj verkoj ekzistas, sed estas malfacile dati iun el ili por la epoko de Handel en Halle. Multaj historiistoj ĝis ĵuse sekvis Chrysander kaj indikis la ses trio-ajn sonatojn por du hobojoj kaj "basso continuo" kiel lia unua konata komponaĵo, supozite verkita en 1696 (kiam Handel estis nur 11-jaraĝa).[28] Lang dubis pri tiu datado baze sur manuskripta dato de kopio (1700) kaj stilaj konsideroj. Lang verkis, ke la verkoj "montras tra la kono de la stilo de la prilaborita sonato de la Corelli skolo" kaj elstaras pro "la formala sekureco kaj la pureco de la teksturo."[29] Hogwood konsideras la tuton de la hobojaj trio-aj sonatoj kiel falsaj kaj eĉ sugestas, ke kelkaj partoj ne povas esti luditaj per hobojo.[30] La faktoj ke ne ekzistas aŭtentaj manuskriptaj fontoj kaj ke Handel neniam reuzis materialon el tiuj verkoj faras ties aŭtentecon dubinda.[31] Aliaj fruaj ĉambraj verkoj estis presitaj en Amsterdamo en 1724 kiel "opus 1", sed estas maleble distingi kiuj estas fruaj verkoj en ties originala formo, pli ol postaj re-verkoj fare de Handel, ofta praktiko lia.[29]

El Halle al Italio redakti

 
La operejo de Hamburgo en 1726.

La provizora nomumo de Handel en la "Domkirche" finiĝis en marto 1703. Ĉirkaŭ julio Handel estis en Hamburgo. La unua mencio de Handel el la epoko en kiu li havis sian lastan komunion en la "Marktkirche" en la 23a de aprilo[25] estas en la notohava traduko de Mattheson fare de Mainwaring (publikigita en 1761) kie li verkis, ke li renkontiĝis kun Handel en la Orgenejo de la Preĝejo de Sankta Maria Magdalena en Hamburgo.[32] En sia frua Grunlage (publikigita en 1740), li fiksis la daton kiel la 9a de julio.[33]. Ĉar li lasis neniun klarigon pri la translokiĝo, biografiistoj proponis siajn proprajn spekuladon. Mainwaring havigas konfuzan klarigon ke ĉar li devis serĉi sian propran vivtenadon el sia profesio, li devis trovi lokon ne tiom for kiom Berlino. Konsiderinte, ke la operejo de Hamburgo estis la dua nur post tiu de Berlino asertas, ke "oni decidis, ke li estu sendita ien proksime, kaj ĉefe kun intenco al plibonigo."[34] Tiu citaĵo sugestas ke Handel jam estis decidita al nereligia teatra muziko kiel kariero, sed oni ne klarigas kiu decidis "ke li estu sendita ien". Burrows kredis, ke la respondo povas esti trovita per malmuntado de la konfuza kronologio de Mainwaring pri la veturo al Berlino. Burrows datas tiun veturon el 1702 ĝis 1703 (post la morto de lia patro) kaj konkludis, ke ĉar Handel (tra "amiko kaj rilatulo" en la Berlina kortego) malakceptis la proponon de Frederiko stipendii lian muzikan edukadon en Italio (kun la memkompreno ke li estos poste kortega muzikisto reveninte), Handel ne povis esperi promocion (ĉu kiel muzikisto, juristo aŭ iel ajn) ene de Brandenburgo-Prusiao. Kaj ĉar li estis altirita al nereligia, teatra muziko (pro sia renkontiĝo kun la italoj Bononcini kaj Attilio Ariosti kaj tra la influo de Telemann), Hamburgo, libera urbo kun prestiĝa establita opera kompanio, estis la logika elekto.[35] Restas la demando, tamen, kial Handel malakceptis la proponon de la reĝo, ĉar Italio estis la centro de la opera etoso. Lang sugestas, ke influita de la instruoj de Thomasius, la karaktero de Handel estis tia ke li estis malkapabla fariĝi subulo de iu ajn, eĉ de reĝo. Lang vidas Handel kiel iun kiu ne povas akcepti klasdistingojn kiuj postulus al li konsideri sin kiel socia malsuperulo. "Tio kion Handel sopiris estis persona libereco por starigi sin ekster sia provinceca etoso al vivo de kulturo."[36] Burrows notis, ke kiel lia patro, Handel povis akcepti reĝajn (kaj aristokratiajn) favorojn sed konsideri sin mem kortega servisto.[37] Kaj tiel pro la malfacila financa situacio de sia patrino,[38] Handel foriris al Hamburgo por akiri spertojn dum li serĉis sian propran vivtenadon.

En 1703 li akceptis postenon kiel violonisto kaj harpsikordisto en la orkestro de la hamburga Operejo ĉe Gänsemarkt.[39] Tie li renkontis kun la komponistoj Johann Mattheson, Christoph Graupner kaj Reinhard Keiser. Liaj unuaj du operoj, nome Almira kaj Nero, estis produktitaj en 1705.[40] Li produktis du aliajn operojn, nome Daphne kaj Florindo, en 1708. Estas neklara ĉu Handel dirigentis la ludadon de tiuj operoj.

 
Enirejo al la "Teatro del Cocomero" en Florenco.

Laŭ Mainwaring, en 1706 Handel veturis al Italio je invito fare de Ferdinando de' Medici. Aliaj fontoj asertas, ke Handel estis invitita de Gian Gastone de' Medici, kiun Handel estis konanta en 1703–1704 en Hamburgo.[41] De' Medici, kiu havis grandan intereson en opero, estis klopodante fari Florencon la muzika ĉefurbo de Italio altirante la tiamajn ĉefajn talentojn. En Italio Handel renkontiĝis kun libretisto Antonio Salvi, kun kiu li poste kunlaboris. Handel foriris al Romo kaj, ĉar opero estis (portempe) malpermesita en la Papaj Ŝtatoj, komponis religian muzikon por la roma klerikaro. Lia fama Dixit Dominus (1707) estas el tiu epoko. Li komponis ankaŭ kantatojn en paŝtisma stilo por muzikaj kunsidoj en la palacoj de dukino Aurora Sanseverino (kiun Mainwaring nomis "Donna Laura")[42] unu el la plej influaj patronoj el la Reĝlando de Napolo, kaj kardinaloj Pietro Ottoboni, Benedetto Pamphili kaj Carlo Colonna. Du oratorioj, nome La resurrezione kaj Il trionfo del tempo, estis produktita en privata ludado por Francesco Maria Marescotti Ruspoli, 1a Princo Cerveteri kaj Ottoboni en 1709 kaj 1710, respektive. Rodrigo, lia unua tut-itala opero, estis produktita en la Teatro Kokomero en Florenco en 1707.[43] Agrippina estis por la unua fojo produktita en 1709 en la Teatro San Giovanni Grisostomo en Venecio, posedata de la familio Grimani. La opero, kun libreto de la kardinalo Vincenzo Grimani, estis ludita dum 27 noktoj sinsekve.[44] La publiko, gapinta pro la grandiozeco kaj sublimeco de ties stilo,[45] plaŭdis al Il caro Sassone ("la kara Sakso" – reference al la germana deveno de Handel).

Translokiĝo al Londono redakti

 
Handel (centre) kaj la reĝo Georgo la 1-a ĉe la rivero Tamizo, 17a de julio 1717, fare de Edouard Hamman (1819–88)

In 1710, Handel iĝis Kapellmeister de la germana princo Georgo, nome Elektisto de Hanovro, kiu en 1714 iĝis la reĝo Georgo la 1-a de Granda Britio kaj Irlando.[46] Li vizitis Anna Maria Luisa de' Medici kaj ŝian edzon en Düsseldorf survoje al Londono en 1710. El sia opero Rinaldo, bazita sur la La Gerusalemme Liberata de la itala poeto Torquato Tasso, Handel ĝuis grandan sukceson, kvankam ĝi estis komponita rapide, uzante multajn pruntojn el siaj pli fruaj italaj verkoj.[47] Tiu verko enhavas unu el la favoritaj arioj de Handel, nome Cara sposa, amante cara, kaj la faman "Lascia ch'io pianga", Lasu la dornon, prenu la rozon.

En 1712, Handel decidis setliĝi permanente en Anglio. En la somero de 1713 li loĝis en la bieno de Mr. Mathew Andrews en Barn Elms, Surrey.[48][49] Li ricevis ĉiujaran enspezon de 200 pundoj el la reĝino Anna post la komponaĵo por ŝi de la Utrecht Te Deum and Jubilate, por la unua fojo ludita en 1713.[50][51]

Unu el liaj plej gravaj patronoj estis Richard Boyle, 3a Grafo de Burlington kaj 4a Grafo de Cork, juna kaj tre riĉa membro de angl-irlanda aristokrata familio.[52] Loĝante en la domo de Lord Burlington, Handel verkis Amadigi di Gaula, nome "primagia" opero, pri savendulino, bazite sur la tragedio de Antoine Houdar de la Motte.

La koncepto de opero kiel kohera strukturo malrapide venis al la imagopovo de Handel[53] kaj li ne komponis operojn dum kvin jaroj. En julio 1717 la verko de Handel nome Water Music estis ludita pli ol tri fojojn ĉe la riveo Tamizo por la reĝo kaj liaj gastoj. Oni diras, ke tiuj komponaĵoj helpis la reamikigon inter Handel kaj la reĝo, supozeble ĝenita pro la forlaso fare de la komponisto de lia posteno en Hanovero.[54]

Cannons (1717–19) redakti

 
"La portreto Ĉandos de Georg Friedrich Händel"
fare de James Thornhill, ĉirkaŭ 1720.

En 1717 Handel iĝis privata hejmkomponisto en Cannons en Middlesex, kie li metis la angulŝtonon por siaj estontaj korusaj komponaĵoj en la Chandos Anthems (Ĉandosaj himnoj).[55] Romain Rolland verkis, ke tiuj himnoj (aŭ Psalmoj) staris en rilato kun la oratorioj de Handel, multe en la sama maniero kiel la italaj kantatoj staras al liaj operoj: "splendaj skizoj de la pli monumentaj verkoj."[56] Alia verko, kiun li verkis por James Brydges, 1a Duko de Chandos, nome la posedanto de Cannons, estis Acis and Galatea: dum la vivodaŭro de Handel ĝi estis lia plej ofte ludita verko. Winton Dean verkis, "la muziko haltigas la spiron kaj fuŝas la memoron".[57]

En 1719 la Duko de Chandos iĝis unu el la plej gravaj patronoj de la komponisto kaj ĉefaj subskribantoj por kia nova operkompanio, nome la "Royal Academy of Music" (Reĝa Akademio de Muziko), sed lia patroneco malaltiĝis post Chandos predis monon en la financa merkatveziko de la "South Sea Company", kiu eksplodis en 1720 en unu el la plej grandaj financaj katastrofoj de la historio. Handel mem investis en la borsa South Sea en 1716, kiam la prezoj estis malaltaj[58] kaj vendis antaŭ 1720.[59]

Reĝa Akademio de Muziko (1719–34) redakti

 
"Handel House", Handel-domo, en 25 de Brook Street, Mayfair, Londono.

En majo 1719, Thomas Pelham-Holles, 1a Duko de Newcastle-upon-Tyne, nome "Lord Chamberlain", ordonis Handel serĉi novajn kantistojn.[60] Handel veturis al Dresdeno por viziti la ĵus konstruitan operejon. Li spektis Teofane de Antonio Lotti, kaj engaĝigis membrojn de la ludantaro por la Royal Academy of Music, fondita de grupo de aristokratoj por sekurugi al si mem konstantan liveradon de baroka opero aŭ serioza opero. Handel eble invitis John Smith, sia studenta kolego en Halle, kaj lia filon Johann Christoph Schmidt, por iĝi lia sekretario kaj kopiisto (skribisto).Dean 2006, p. 226 [61] Ĉirkaŭ 1723 li estis translokiĝinta al Georgi-arkitektura domo en la 25a de Brook Street, kiun li lupagis por la cetero de sia vivo.[62] Tiu domo, kie li provludis, kopiis muzikon kaj vendis enirbiletojn, estas nune la Handel-Hendrix Dom-Muzeo. En 2000, la supraj etaĝoj de la 25a de Brook Street estis luitaj al la Handel House Trust, kaj post grava restaŭrado, la Handel House Museum malfermiĝis al la publiko kun eventoprogramo de baroka muziko. Dum dek du monatoj inter 1724 kaj 1725, Handel verkis tri elstarajn kaj sukcesajn operojn, nome Giulio Cesare, Tamerlano kaj Rodelinda. La operoj de Handel enhavas multon da da capo aria, kiel Svegliatevi nel core. Post komponi Silete venti, li koncentriĝis al opero kaj ĉesis verki kantatojn. Scipio, el kiu derivas la regimenta marŝmuziko de la Britaj "Grenadier Guards",[63] estis ludita kiel provizoraĵo, atendante la alvenon de Faustina Bordoni.

 
Muzika portreto de Frederiko, Princo de Kimrio, kaj liaj fratinoj fare de Philip Mercier, datita de 1733, uzante la Palacon Kew kiel plein-air (subĉiela) fono.

En 1727 Handel estis komisiita por verki kvar himnoj por la kroniga ceremonio de Georgo la 2-a de Britio. Unu el tiuj, Zadok the Priest, estis ludita en ĉiu kronigo de brita monarko ekde tiam.[64] En 1728 la opero de John Gay nome The Beggar's Opera, kiu primokis la tipon de itala opero kiun Handel estis populariginta en Londono, premieris en la teatro "Lincoln's Inn Fields" kaj estis ludita dum 62 sinsekvaj fojoj, nome la plej longa ludoperiodo en la teatra historio ĝis tiu tempo.[65] Post naŭ jaroj la Royal Academy of Music ĉesis funkcii sed Handel tuj startigis novan kompanion.

 
La Queen's Theatre (Teatro de la Reĝino) en Haymarket en Londono fare de William Capon.

La Teatro de la Reĝino ĉe Haymarket (nune Her Majesty's Theatre), establita en 1705 de la arkitekto kaj dramaturgo John Vanbrugh, tuj iĝis operejo.[66] Inter 1711 kaj 1739, pli ol 25 el la operoj de Handel estis premieritaj tie.[67] En 1729 Handel iĝis kunadministranto de la teatro kun John James Heidegger.

Handel veturis al Italio por dungi novajn kantantojn kaj ankaŭ komponis sep pliajn operojn, inter ili la komedia majstroverko Partenope kaj la "primagia" opero Orlando.[68] Post du ekonomie sukcesaj anglalingvaj oratorioj Esther kaj Deborah, li povis investi denove en la "South Sea Company". Handel reverkis sian Acis and Galatea kiu iĝis lia plej sukcesa verko ĝis tiam. Handel malsukcesis konkurenci kun la "Opera of the Nobility", kiu estis dunginta muzikistoj kiel Johann Adolph Hasse, Nicolo Porpora kaj la fama castrato Farinelli. La forta subteno fare de Frederiko, Princo de Kimrio, okazigis konfliktojn en la reĝa familio. En marto 1734 Handel komponis nuptan himnon This is the day which the Lord hath made, kaj serenadon Parnasso in Festa por la princino Anne.[69]

Spite la problemojn kiujn la Opero de la Nobelaro estis okaziginta al li tiam, la najbarino de Handel en Brook Street, nome Mary Delany, informis pri festo al kiu ŝi invitis Handel en sian hejmon la 12an de aprilo 1734 pri kiu ŝi alportas detalojn pri la feliĉa momento kiun ili pasigis dum festeno.[70]

Opero en Covent Garden (1734–41) redakti

 
Interno de la Covent Garden Theatre en Londono.

En 1733 William Capell, 3a Grafo de Essex ricevis leteron enhavantan jenon: "Handel iĝis tia arbitra princo, ke la Urbo onidiras." La stabanaro de ĉefaj investistoj esperis, ke Handel retiriĝu kiam lia kontrakto finiĝos, sed Handel tuj serĉis alian teatroon. Kunlabore kun la impresario John Rich li startis sian trian kompanion en Covent Garden Theatre. Rich refamiĝis pro siaj spektaklaj produktaĵoj. Li sugestis Handel uzi lian malgrandan koruson kaj enkonduki la dancadon de Marie Sallé, por kiu Handel komponis Terpsicore. En 1735 li enkondukis orgenkoncertetojn inter aktoj. Por la unua fojoj Handel permesis al Gioacchino Conti, kiu ne estis havinta tempon lerni sian parton, anstataŭi ariojn.[71] Finance, Ariodante estis malsukceso, kvankam li enkondukis baletsuitojn fine de ĉiu akto.[72] Alcina, lia lasta opero kun magia enhavo, kaj Alexander's Feast or the Power of Music bazita sur la verko de John Dryden nome Alexander's Feast (La festo de Aleksandro) estis kantita de Anna Maria Strada del Pò kaj John Beard.

En aprilo 1737, estante 52-jaraĝa, Handel ŝajne suferis koratakon kiu disebligis la uzadon de kvar fingroj de sia dekstra mano, kio malebligis lin ludi muzikon.[73] Somere la malsano ŝajnis foje tuŝi lian komprenkapablon. Neniu esperis, ke Handel iam kapablos ludi denove. Sed ĉu la malordo estis reŭmato, koratako aŭ nerva ŝtreĉiĝo, li rekuperiĝis rimarkinde rapide.[74] Por helpi sian rekuperon, Handel veturis al Aachen, banloko en Germanio. Dum ses semajnoj li ricevis varmajn banojn, kaj finfine li ludis orgenon por surprizita publiko.[75] Li verkis Faramondo en decembro 1737 kaj Serse en januaro 1738. Deidamia, lia lasta opero, nome kunlaboraĵo kun Robert Darcy, 4a Grafo de Holderness,[76] estis ludita tri fojojn en 1741. Handel lasis la opernegocon, sed li ankoraŭ atingis plian sukceson per siaj anglalingvaj oratorioj.[77]

En 1738 li komponis muzikon por muzikhorloĝo per tuborgeno konstruita de Charles Clay; ĝi estis aĉetita de Gerrit Braamcamp kaj en 2016 estis akirita de Museum Speelklok en Utrecht.[78][79]

Oratorio redakti

 
Pentraĵo de Handel fare de Philip Mercier.

Il trionfo del tempo e del disinganno, nome alegorio, la unua oratorio de Handel[80] estis komponita en Italio en 1707, sekvita de La resurrezione en 1708 kiu uzas materialon el la Biblio. La cirkonstancoj de Esther kaj ties unua ludado, eble en 1718, estas malhela.[81] Aliaj 12 jaroj pasis kiam agado de pirateco faris, ke li rekomencu Esther denove.[82] Tri plej fruaj ludoj vekis tiom da intereso ke ili kondukis nature al la ideo enkonduki ilin al pli granda publiko. Poste venis Deborah, tre bunta pro la kronigaj himnoj[83] kaj Athalia, lia unua anglalingva oratorio.[84] En tiuj tri oratorioj Handel metis la fundamenton por la tradicia uzado de koruso kio markas siajn postajn oratoriojn.[85] Handel aperis sekura pri si mem, pli ampleksa en sia prezentado, kaj pli diversa en sia komponarto.[86]

Estas evidenta kiom multe li lernis el Arcangelo Corelli pri verkado por instrumentoj, kaj el Alessandro Scarlatti pri verkado por la soloa voĉo; sed ne estas unusola komponisto kiu lernigis lin verki por koruso.[87] Handel tendencis pli kaj pli al anstataŭo de italaj soloistoj fare de angloj. La plej grava tialo por tiu ŝanĝo estis la malpliiĝantaj financaj rezultoj el liaj operoj.[88] Tiel tradicio estis kreita por oratorioj kiu regos lian estontan ludadon. La ludado estis farita sen antikvaj vestoj kaj agado; la kantistoj aperis en siaj propraj vestoj.[89]

 
Karikaturo de Handel fare de Joseph Goupy (1754)

En 1736 Handel produktis Alexander's Feast. John Beard aperis por la unua fojo kiel unu el la ĉefaj kantistoj de Handel kaj iĝis la permanenta tenorsoloisto por la cetero de la vivo de Handel.[90] La peco estis granda sukceso kaj ĝi kuraĝigis Handel por fari transiron el verkado de itallingvaj operoj al anglalingvaj korusverkoj. En Saul, Handel estis kunlaboranta kun Charles Jennens kaj eksperimentante per tri trombonoj, kariljono kaj ekster-grandaj militistaj timbaloj (el la Turo de Londono), por esti certa, ke "...ĝi estos plej troa brueca".[91] Saul kaj Israel in Egypt ambaŭ el 1739 kiel eklisto de grandaj, maturaj oratorioj, en kiuj la "da capo aria" iĝis la escepto kaj ne la regulo.[92] Israel in Egypt konsistas el malmulto escepte korusoj, prunteprenante el Funeral Anthem for Queen Caroline. En siaj postaj verkoj Handel ŝanĝis sian tendencon. En tiuj verkoj li dediĉis pli grandan streson al la efikoj de orkestroj kaj soloistoj; la koruso estis retiritaj al la fono.[93] L'Allegro, il Penseroso ed il Moderato havas pli distrigan karakteron; la verko estas malpeza kaj freŝa.

Dum la somero de 1741, William Cavendish, 3a Duko de Devonshire, invitis Handel al Dublino, ĉefurbo de la tiama Reĝlando Irlando, por fari koncertojn por la profito de lokaj hospitaloj.[94] Lia Mesio estis por la unua fojo ludita en la New Music Hall de Fishamble Street la 13an de aprilo 1742, per partopreno de 26 knaboj kaj kvin viroj el la kombinitaj korusoj de la katedraloj de Sankta Patriko kaj de la "Christ Church" de Dublino.[95] Handel retenis ekvilibron inter soloistoj kaj korusoj, kion li neniam surpasigis.

 
Hallelujah Chorus, from Messiah (1741)


Arrival of the Queen of Sheba, from Solomon (1748)


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

In 1747 Handel verkis sian oratorion Alexander Balus. Tiu verko estis produktita en Covent Garden Theatre en Londono, la 23an de marto 1748, kaj por la ario Hark! hark! He strikes the golden lyre, Handel verkis la akompanon por mandolino, harpo, violono, violo, kaj violonĉelo.[96] Alia el liaj anglalingvaj oratorioj, Solomon, estis por la unua fojo ludita la 17an de marto 1749 en Covent Garden Theatre.[97] Solomon enhavas mallongan kaj koncertan instrumentan fragmenton por du hobojoj kaj kordoj en la 3a akto, konata kiel "The Arrival of the Queen of Sheba" (La alveno de la reĝino de Ŝeba.

La uzado de anglaj soloistoj atingis pinton en la unua ludado de Samson. La verko estas tre teatreca. La rolo de la koruso iĝis pli kaj pli grava en siaj postaj oratorioj, kiel Judas Maccabaeus (1747) kaj Solomon (1748). La plej bonkvalitaj estis bazitaj sur libretoj de Charles Jennens. Jephtha estis por la unua fojo ludita la 26an de februaro 1752; kvankam ĝi estis lia lasta oratorio, ĝi ne estis malpli majstroverko ol liaj pli fruaj verkoj.[98]

Lastaj jaroj redakti

 
Nekompleta enirbileto por la ludado de majo 1750 de Mesio, inkludanta la blazonon de la profitorganizo, nome "Foundling Hospital".

En 1749 Handel komponis Music for the Royal Fireworks; 12 000 personoj ĉeestis en la unua ludado.[99] En 1750 li aranĝis ludadon de Mesio profite al la "Foundling Hospital". La ludado estis konsiderata granda sukceso kaj estis sekvita de ĉiujaraj koncertoj kiuj pluis tra lia tuta vivo. Agnoske de lia patronado, Handel estis farita guberniestro de la Hospitalo la tagon post sia dekomenca koncerto. Li heredigis kopion de la Mesio al la institucio ricevota post sia morto.[100] Lie engaĝiĝo kun la Foundling Hospital estas nuntempe rememorata per permanenta ekspozicio en la Londona Muzeo Foundling, kiu tenas ankaŭ la Gerald Coke Handel Collection. Aldone al la Foundling Hospital, Handel donacis ankaŭ al alia bonfara organizo kiu helpis malriĉigitajn muzikistojn kaj iliajn familiojn.

En aŭgusto 1750, dum revena veturo el Germanio al Londono, Handel estis grave vundita en veturilakcidento inter Hago kaj Haarlem en Nederlando.[101] En 1751 unu okulo lia ekpaneis. La kaŭzo estis katarakto kiu estis operaciita de la fama ĉarlatano John Taylor. Tio ne plibonigis sian vidkapablon, sed male eble malbonigis ĝin.[77] Li estis komplete blinda ĉirkaŭ 1752. Li mortis en 1759 hejme en Brook Street, estante 74-jaraĝa. La lasta ludado en kiu li ĉeestis estis tiu de la Mesio. Handel estis entombigita en la Abatejo Westminster.[102] Pli ol ti mil bedaŭrantoj partoprenis en lia funebro, kiu konsistis en plenaj ŝtataj honoroj.

Handel neniam edziĝis, kaj tenis sian personan vivon private. Lia dekomenca testamento heredigis la kernon de sia havaĵo al sia nevino Johanna, tamen kvar kodiciloj distribuis multon de lia havaĵo al aliaj rilatoj, servistoj, amikoj kaj bonfaraj organizoj.[103]

Handel posedis grandan artokolekton kiu estis aŭkciita postmorte en 1760.[104] La aŭkcia katalogo listigis proksimume sep dek pentraĵojn kaj dek gravuraĵojn (aliaj pentraĵoj estis heredigitaj).[104]

Referencoj redakti

  1. En Italio li subskribis sian nomon "Hendel", kiel oni en germana oni prononcas. Vidu: The life of Handel de Victor Schoelcher, paĝo 1. Oni registris ankaŭ la literumadon George Frideric, Frederick kaj Georg Friederich ĉefe por la brita epoko.
  2. Händel en Halle, Monato, 1986/06, p. 21.
  3. Hicks, en Grove 1998, p. 614
  4. "Handel" en Collins English Dictionary, HarperCollins Publishers, 1998, kiu donas la oftan varianton "George Frederick" (uzita en sia testamento kaj sur lia funebra monumento) kun la prononco de lia familinomo. La literumado "Frideric" estis uzita en lia formularo de 1727 por britia civitaneco.
  5. British Citizen by Act of Parliament: George Frideric Handel. Parliament.uk (14a de Aprilo 2009). Alirita 13a de Aprilo 2012.
  6. Handel and the Opera Seria. University of California Press, p. 19. ISBN 978-0520014381.
  7. Noto: La Mesio-oratorio de Georg Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29-an de marto 1987 far la 100-membra Universitata Koruso de Centra Ensemblo de KISZ, en Vigadó de Pest, kadre de la Budapeŝta Printempa Festivalo. Vidu por aŭskulti la oratorion en Esperanto: La Mesio en Esperanto: unika evento en la kultur-historio de Esperanto Arkivigite je 2018-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
  8. George J. Buelow (2004). "A History of Baroque Music". p. 476. Indiana University Press, 2004
  9. Deutsch 1955, p. 1
  10. Adams Aileen, K., Hofestadt, B., "Georg Handel (1622–97): the barber-surgeon father of George Frideric Handel (1685–1759)", Journal of Medical Biography, 2005, Aug; 13(3):142–49.
  11. National Portrait Gallery, p. 51
  12. Dent 2004, paĝoj 3–4
  13. Friedrich Chrysander asertas, ke ne temis pri lia duonfrato sed pri la 10jara pli aĝa (!) nevo, kiu devis direkti sin al George Friedrich kiel sia onklo. zeno.org
  14. Weissenfels estas 34 km sude de Halle; perpiede ili estus bezoninta ĉirkaŭ sep horojn. Ĉar ili iris per kaleŝo ili veturis pli rapide. Por pliaj detaloj vidu: The life of Handel de Victor Schoelcher, books.google.com
  15. 15,0 15,1 15,2 Philip J. Bone, The Guitar and Mandolin, biographies of celebrated players and composers for these instruments, London: Schott and Co., 1914.
  16. Dean 1982, p. 2; Deutsch 1955, p. 8.
  17. Lang 1966, p. 20.
  18. Lang 1966, p. 20; Dent 2004, p. 2
  19. Lang 1966, pp. 20–21.
  20. Lang 1966, p. 21.
  21. Burrows 1994, p. 10; Deutsch 1955, paĝoj 8, 9, 10.
  22. Dent 2004, p. 2.
  23. Burrows 1994, p. 20.
  24. Burrows 1994, paĝoj 10–11 tradukante Mattheson 1740, p. 359.
  25. 25,0 25,1 Deutsch 1955, p. 9.
  26. Lang 1966, p. 22 n.2.
  27. Lang 1966, p. 22 tradukante Mattheson 1740, p. 93.
  28. Deutsch 1955, p. 4 n.1.
  29. 29,0 29,1 Lang 1966, p. 23.
  30. Hogwood 1984, p. 21.
  31. Best 1985, pp. 486–89.
  32. Deutsch 1955, p. 10.
  33. Mattheson 1740, pp. 29, 191.
  34. Mainwaring 1760, pp. 27–28.
  35. Burrows 1994, pp. 11–13.
  36. Lang 1966, p. 26.
  37. Burrows 1994, p. 12.
  38. Mainwaring 1760, p. 29.
  39. Burrows 1994, p. 18
  40. Burrows 1994, p. 19
  41. Harris 2001, p. 37.
  42. Annette Landgraf, David Vickers, The Cambridge Handel Encyclopedia, Cambridge University Press, 2009, p. 2
  43. Burrows 1994, paĝoj 29–30
  44. Mainwaring 1760, p. 52.
  45. Dean & Knapp 1987, p. 129
  46. Burrows 1994, p. 38
  47. Dean & Knapp 1987, paĝoj 173, 180
  48. Wikisource. Arkivita el la originalo je 2020-08-06. Alirita 2020-08-11.
  49. George Frideric Handel: Volume 1, 1609–1725: Collected Documents edited by Donald Burrows, Helen Coffey, John Greenacombe, Anthony Hicks. Arkivita el la originalo je 2020-08-01. Alirita 2020-08-11.
  50. National Portrait Gallery, p. 88
  51. Estas altira sugesto fare de la biografiisto de Handel nome Jonathan Keates, ke li eble venis en Londonon en 1710 kaj setliĝis en 1712 kiel spiono por la finfina Hanovera sukcedanto de la reĝino Anna. news.bbc.co.uk Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
  52. National Portrait Gallery, p. 92
  53. Dean & Knapp 1987, p. 286
  54. Burrows 1994, p. 77.
  55. Bukofzer 1947, pp. 333–35.
  56. Rolland 1916, p. 71.
  57. Dean & Knapp 1987, p. 209
  58. Deutsch 1955, paĝoj 70–71
  59. "Handel's Finances" Arkivigite je 2020-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, en bbc.co.uk
  60. Deutsch 1955, p. 89
  61. Laŭ Dean ili ne povis esti atingintaj Londonon antaŭ 1716. En 1743, Smith verkis en letero ke li estis je la servo de Handel dum 24 jaroj.
  62. Burrows 1994, p. 387
  63. Deutsch 1955, p. 194
  64. Imogen Levy (2a de junio 1953) Guide to the Coronation Service. Westminster Abbey. Arkivita el la originalo je 5a de decembro 2010. Alirita 28a de majo 2012.
  65. "Longest running Plays in London and New York", Stage Beauty.
  66. theatrical monopoly en Banham, Martin The Cambridge guide to theatre pp. 1105 (Cambridge University Press, 1995) (ISBN 0-521-43437-8)
  67. Handel's Compositions Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machine GFHandel.org, Alirita la 21an de decembro 2007
  68. Dent 2004.
  69. Dent 2004, p. 33
  70. Synopsis of Arianna in Creta. Handel House Museum. Arkivita el la originalo je 26a de julio 2014. Alirita 23a de julio 2014.
  71. Dean 2006, paĝoj 274–84
  72. Dean 2006, p. 288
  73. Burrows 1994, p. 395.
  74. Dean 2006, p. 283
  75. Por nova informo pri tiu epizodo, vidu Ilias Chrissochoidis: "Handel Recovering: Fresh Light on his Affairs in 1737", Eighteenth-Century Music 5/2 (2008): 237–44.
  76. A New Chronology of Venetian Opera and Related Genres, 1660–1760 de Eleanor Selfridge-Field, p. 492
  77. 77,0 77,1 Hicks 2013.
  78. "Koninklijke speelklok van wereldklasse aangekocht", Museum Speelklok, 14a de novembro 2016 (en nederlanda); "Georg Friedrich Händel and the Braamcamp clock" de Erma Hermens, 22a de novembro 2018
  79. (Julio–septembro 1997) “Handel's Musical Clock Music”, [[]] (en) 44, p. 266–280. 
  80. Marx 1998, p. 243.
  81. National Portrait Gallery, p. 157
  82. Larsen 1972, p. 15 Handels Messiah. Distingita fakulo pri Handel diskutas la originojn, komponon kaj fontojn de unu el la grandaj korusverkoj de la okcidenta civilizacio.
  83. Larsen 1972, p. 26
  84. Marx 1998, p. 48.
  85. Larsen 1972, p. 66
  86. Larsen 1972, p. 49
  87. Larsen 1972, p. 40
  88. Larsen 1972, p. 33
  89. Burrows 1994, p. 217.
  90. Larsen 1972, p. 37
  91. National Portrait Gallery, p. 165
  92. Larsen 1972, paĝoj 16, 39–41
  93. Larsen 1972, p. 78
  94. Dent 2004, paĝoj 40–41
  95. Young 1966, p. 48
  96. Bone 1914, pp. 142–44.
  97. G. F. Handel's Compositions. The Handel Institute. Arkivita el la originalo je 24a de septembro 2013. Alirita 28a de septembro 2013. Arkivigite je 2013-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-24. Alirita 2020-08-11.
  98. Burrows 1994, paĝoj 354–55
  99. Burrows 1994, paĝoj 297–98
  100. Young 1966, p. 56
  101. Dent 2004, p. 63
  102. Young 1966, p. 60
  103. The Letters and Writings of George Frideric Handel de Erich H. Müller, 1935
  104. 104,0 104,1 (Novembro 2009) “Handel as art collector: art, connoisseurship and taste in Hanoverian Britain”, Early Music 37 (4), p. 533–576. doi:10.1093/em/cap107. Alirita 19a de aprilo 2020.. 

Literaturo redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti