Konĉerto

muzika ĝenro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Koncerto.

Konĉerto (itale concerto pr.: konĉerto, mem el latino) estas plurparta komponaĵo, en kiu eta ensemblo aŭ unu muzikilo dialogas kun plena orkestro.

La termino aperas komence de la 17-a jarcento, unue kun ne vere difinita senco. Sed ĝi baldaŭ ekestis aplikita al komponaĵoj, en kiuj malegalaj muzikilaj aŭ voĉaj fortaĵoj estas opoziciigitaj kune.

Tiel aperis unue en Italio la concerto grosso, ĉirkaŭ 1698, kie malgranda muzikilaro, concertino, dialogas kun la plena orkestro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti