Der beglückte Florindo (HWV 3) estas opero komponita de Handel je peto de Reinhard Keiser, nome administranto de la Hamburga Operejo. Ĝi estis por la unua fojo ludita (post Handel estis foririnta por Italio) en la Theater am Gänsemarkt en januaro 1708.[1] Ĝi estis probable direktita el la klaviceno fare de Christoph Graupner.

Florindo
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr

La opero estis la unua parto de duobla opero, kies dua parto, Die verwandelte Daphne, estis intencita por esti ludita en la venonta vespero. Keiser trudis teatraĵon en malaltgermana, nome die lustige Hochzeit, en la opero, timema ke la publiko laciĝos alimaniere. Tio ne plaĉis al Handel, laŭ Romain Rolland.[2] Nur fragmentoj de la verko survivis, sed ekzempleroj de libretto ekzistas en la Library of Congress.[3]

La libreto estis de Hinrich Hinsch, advokato, kiu verkis ankaŭ la tekston por la unua opero de Keiser en Hamburgo: nome Mahumet II (1696), bazita sur la vivo de Mehmedo la 2-a. Hinsch estis verkinta libretojn ekde 1681. Li mortis en 1712.

Notoj redakti

  1. Sadie, Stanley (ed). (1992) The New Grove Dictionary of Opera. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-522186-2.
  2. Rolland, Romain, Haendel, Actes Sud-Classica, 1910, republikigita 2005 (ISBN 2-7427-5454-7)
  3. Coopersmith, J. M., Review of Handel de Herbert Weinstock (December 1946). Notes (2a Ser.), 4 (1): pp. 85-89.

Fontoj redakti

  • Dean, Winton; Knapp, J. Merrill (1987). "Handel's Operas, 1704-1726". Clarendon Press. ISBN 0-19-315219-3.