Romain Rolland
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Romain Rolland (Tramtransporto en Parizo). |
Romain ROLLAND naskiĝis la 29-an de januaro 1866 en Clamecy, mortis la 30-an de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.
Romain Rolland | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Romain Rolland | |||||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1866 en Clamecy | ||||
Morto | 30-an de decembro 1944 (78-jara) en Vézelay | ||||
Mortis pro | tuberkulozo [#] | ||||
Etno | Francoj [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Loĝloko | Vézelay [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Saint-Louis • Sorbonne [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Émile Rolland [#] | ||||
Gefratoj | Madeleine Rolland [#] | ||||
Edz(in)o | Marie Romain Rolland [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • dramaturgo • eseisto • historiisto • romanisto • muzikologo • prozisto • biografo • muzikisto • instruisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
Aktiva dum | 1888– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Jean-Christophe ❦ Q2870231 ❦ Péguy ❦ The life of Toistoi ❦ Q52418853 [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal Nehru kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain Rolland ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj Esperanton. En 1922 Romain Rolland akceptis la honoran prezidantecon de la dua kongreso de SAT. En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.
Listo de verkojRedakti
- Aert (dramo, 1898)
- Les Loups-morituri (dramo, 1898)
- Danton (dramo, 1898)
- Vie de Beethoven (biografio, 1903)
- Vie de Michelange (biografio, 1905)
- Vie de Tolstoi (biografio, 1911)
- Jean-Christophe (romano, 1904-12)
- Au dessus de la mélée (kontraŭmilita verko, 1915)
- Colas Breugnon (romano, 1918)
- Clérambault (romano, 1920)
- Mahatma Gandhi (biografio, 1923)
- L'âme enchantée (romano, 1922-24)
- Un jeu de l'amour et de la mort (dramo, 1925)
- Le voyage intérieur (membiografio, 1942)
En Esperanto aperisRedakti
- Al la forbuĉataj popoloj / de Romain Rolland. El la franca originalo tradukis Georg Mahn - 1-a ĝis 3-a milo. - Bern: Universala Esperanto Asocio, 1920. – 16 paĝoj
- Vortoj de Romain Rolland : kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon / aranĝita de Hukuta-Masao kaj membroj de Hino-Esperanto-Klubo. - Tokio: Asake-Syoboo, 1977. - 82 paĝoj
- Al la libro Tri verkoj de Lev Tolstoj, el la rusa lingvo tradukita al Esperanto kaj eldonita per Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo proksimume en 1930, li aldonis esperantlingvan antaŭparolon.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Trovu « Romain Rolland » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |