Georg Mahn

germana esperantisto

Georg Mahn [man] (naskiĝis la 14-an de majo 1873 en Breslaŭo; mortis en 1923) estis germana esperantisto kaj komercisto.

Georg Mahn
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1873 (1873-05-14)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 6-an de januaro 1923 (1923-01-06) (49-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo ingvena hernio
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Entuziasmulo por ĉiuj idealaj celadoj li akcelis Esperanton precipe en pacifistaj kaj laboristaj rondoj. Verkis gramatikon kaj tradukis Al la Forbuĉataj Popoloj de Romain Rolland. Li tre multe propagandis en Silezio kaj gvidis kursojn. Li faris ekzamenon dum la UK 1909 en Barcelono. (EdE-M)

Verkoj redakti

Porpaca agado redakti

Laŭ raporto en Germana Esperantisto de 1922 paĝo 81] li rifuzis post la komenco de la Unua Mondmilito festparoladon pri la 10-jara ekzisto de la grupo kaj laŭtlegis kontraŭmilitan poemon de samideanino el Breslau. Li sole daŭrigis la porpacan laboron kaj peris leterojn en kunlaboro kun UEA inter perditaj personoj. Dum la milito li translokiĝis al Berlin.