Lev Tolstoj

rusa verkisto
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aŭ Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.

Lev Nikolajeviĉ TOLSTOJLeo TOLSTOJ (ruse Лев Николаевич Толстой; [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Lev Tolstoj
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (Dekjaro de 1880)
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (Dekjaro de 1880)
Persona informo
Лев Николаевич Толстой
Naskiĝo 9-an de septembro 1828
en Jasnaja Polana, Flag of Russia (1914-1917).svg Rusia imperio
Morto 20-an de novembro 1910
en Astapovo, Flag of Russia (1914-1917).svg Rusia imperio
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo Jasnaja Polana [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Nacieco ruso
Lingvoj rusafrancaangla [#]
Loĝloko Yapeeva Street • Dzerzhinsky Street, 11/2 • Tolstoy Urama, 25/68 • Pyatnitskaya Street • Lev Tolstoy Street • Denezhnyy Lane [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Imperia Kazana Universitato [#]
Subskribo Lev Tolstoj
Familio
Dinastio Familio Tolstojo [#]
Patro Nikolay Tolstoy [#]
Patrino Mariya Volkonskaya [#]
Gefratoj Mariya Tolstaya [#]
Edz(in)o Sofia Tolstaja [#]
Infanoj Sergej TolstojTatiana Suĥotina-Tolstaja • Ilya Tolstoy • Lev Lvoviĉ TolstojAleksandra Tolstaja • Maria L'vovna Tolstaya • Andrey Tolstoy • Mikhail Tolstoy [#]
Parencoj Nikita Ilyich Tolstoy • Ilya Andreyevich Tolstoy [#]
Profesio
Alia nomo Л. Н. Т. • Л. Н. [#]
Okupo verkisto, novelisto
Laborkampo filozofio • beletro [#]
Aktiva en Rusia Imperio [#]
Aktiva dum 1847–1910 [#]
Verkado
Ĝenroj realisto
Verkoj Milito kaj Paco
Anna Karenina
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
LeoTolstoy.jpg
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)

Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacidomo Astapovo.

FamilioRedakti

 
Geedzoj Tolstoj en 1910

La 23-an de septembro 1862 Lev Tolstoj edziĝis al Sofia Andrejevna Bers, kun kiu li travivis 48 jarojn. La geedzoj havis 13 gefilojn, el kiuj maturiĝis nur ok.

  • 1. Sergej (28.06.1863 - 23.12.1947)
  • 2. Tatiana (04.10.1864 - 21.09.1950)
  • 3. Ilja (22.05.1866 - 11.12.1933)
  • 4. Lev (20.05.1869 - 18.10.1945)
  • 5. Maria (12.02.1871 - 27.11.1906)
  • 6. Pjotr (13.06.1872 - 09.11.1873)
  • 7. Nikolaj (22.04.1874 - 20.02.1875)
  • 8. Barbara (naskiĝis kaj mortis novembre 1875)
  • 9. Andrej (06.12.1877 - 24.02.1916)
  • 10.Miĥail (20.12.1879. - 19.10.1944)
  • 11.Aleksej (31.10.1881 - 18.01.1886)
  • 12.Aleksandra (18.06.1884 - 26.09.1979)
  • 13.Ivan (11.03.1888 - 23.02.1895)

Sian literaturan agadon Tolstoj komencis per taglibroj. En 1852 li publikigis sian membiografion Detstvo (= Infanaĝo), en 1854 sekvis Otroĉestvo (= Knaboaĝo) kaj en 1856 aperis Junost (= Junaĝo). Siajn spertojn dum la militservo li priskribis inter alie en Sevastopolskie Rasskazi (1855/56). La plej famaj verkoj de Tolstoj tamen estiĝis post lia reveno al sia naskiĝloko: ekz. Vojna i mir (= Milito kaj Paco), ses-voluma historia romano pri la tempo de la napoleonaj militoj aperinta 1865-69, kaj Anna Karenina, romano pri geedza paro, aperinta en 1878.

Lia lasta verko, Haĝi Murat aperis postmorte en 1912.

KredojRedakti

Malgraŭ esti nobelo, Tolstoj emis al anarkiismaj revoluciaj konceptoj (vidu La Regno de Dio estas ene de vi). Tolstoj estis influita de la penso de Karl Marx, kvankam li malkonsentis kun li pri multaj aferoj.

Tolstoj kredis, ke homa historio estas historio de pura forteco, kaj vidis ĉiun homan organizon kiel mekanismo celanta la uzon de forto. Laŭ lia penso, ĉiu provo plenumi la leĝon kaj krei registaran aparaton estas manipulado de la reĝimo, celita kontroli homojn kontraŭ sia propra bono.

Tolstoj kredis, ke estis la intenca iluzio eltrudita de supre al la publiko. Tiu iluzio igis lin kredi, ke deca homa vivo ne povas esti kondukata sen la helpo de registaro. Laŭ Tolstoj, la aŭtoritatoj laboras por konvinki la individuon, ke li estas senscia kaj ne kapablas prizorgi siajn proprajn aferojn, kaj laŭ lia opinio, ĉi tio estas la sola kialo por la daŭra ekzisto de iu ajn registaro.

Tolstoj kredis, ke konscio pri ĉi tiu iluzio, kaj provo eviti ĝin, kondukos al la estingo de la reĝimo kaj malebligo de la eneca en ĝi perforto. Tolstoj tamen kredis, ke iu ajn uzado de forto kontraŭ li verŝajne kreos la saman situacion de devigo kaj perforto, kaj tial kontraŭis ĉian aktivan agon kontraŭ la aŭtoritatoj.

Sub la influo de marksismo, Tolstoj kredis, ke posedo de tero kaj kapitalo estas alia formo de devigo.

Kvankam en la duon-feŭda rusa realeco de lia tempo, en kiu la regado de la tero estis en la manoj de la nobelaro, kiu formis parton de la registara aparato, tamen Tolstoj agnoskis la proprigon de la tero kaj kapitalposedo kiel parton de la registara institucio (male al Marx, kiu vidis ĝin kiel aparta klaso konstruita sur kapitalisma merkato, anstataŭ feŭda). Sekve, Tolstoj argumentis, ke privataj laboroj estu preferataj ol publikaj laboroj (male al Marx, kiu vidis privatan laboron kiel la fonton de kapitalo). Liaj pozicioj estis kandelo ĉe la piedoj de Narodnikoj en la rusa pro-popola intelektularo.

Tolstoj alvokis ĉiujn homojn ne partopreni en iu ajn registara institucio, kaj preferis vivon bazitan sur la privata merkato. Komprenante, ke ĉi tion ne povas fari ĉiuj homoj, li argumentis, ke la persono devas redukti sian partoprenon en registaro kiel eble plej multe, evitante publikajn servojn, evitante ŝtatoficon, preferante malaltan ŝtatan postenon al alta, kaj simile.

Tolstoj estis konsiderita pacisto, kaj estis unu el la unuaj, kiuj postulis militan rifuzon. Laŭ Tolstoj, la solvo al militoj kaj registara perforto estas amasa nea movado por perforto. Tamen li kontraŭis klopodojn organizi tian movadon, ĉar ĉi tiuj laŭ li estis fonto de plua estonta devigo.

Kontraŭe al ĉi tiu pozicio de Tolstoj, multaj subtenantoj ekestis, kiuj estis influitaj de lia penso kaj provis establi anarkiajn organizajn formojn. Plej famaj estas la tolstojaj komunumoj - anarkiist-kooperaj kolonioj, kiuj estiĝis tra Rusio kaj fariĝis simbolo de anarkia setlejo.

Kiel parto de sia laboro kiel edukisto, Tolstoj verkis plurajn ĵurnalojn en la kampo de edukado, kaj kredis je senmetoda anarkia edukado.

Tolstoj estis vegetarano kaj asertis, ke "la elekto manĝi viandon subpremas la plej altan spiritan kapablon en la homo: tiu de simpatio kaj kompato por vivaj estaĵoj kiel li."

Tolstoj abstinis de seksa vivo post havi 13 infanojn (5 mortis). Ĉi tiu abstinado kreis severajn alfrontojn inter li kaj lia edzino, 16 jarojn juna. Ĉi tiuj aferoj speguliĝas en la angla filmo The Last Station enscenegita en 2010.

VerkojRedakti

Tolstoj estis akuzita pri ekstremismoRedakti

La 11-an de septembro 2009 Rostova Distrikta Tribunalo deklaris, ke la eldiro de Lev Tolstoj, laŭ ekspertoj, "kontraŭulo de la Rusa Ortodoksio":

"Mi konvinkiĝis, ke la doktrino de la [Rusa Ortodoksa] Eklezio estas teorie insida kaj malutila malvero, praktike do kolekto de plej krudaj superstiĉoj kaj magio, tute kaŝanta tutan sencon de la kristana doktrino". (Citita de la Respondo al la Sinodo)[1][2]

—- estas eldiro, formanta negativan rilaton al la Rusa Ortodoksa Eklezio[3], tial la publikaĵo[4], inkludanta tiun eldiron, estis deklarita kiel "ekstremisma materialo" [5][6][7]

La 8-an de decembro 2009 la Supera Kortumo de Rusio konfirmis tian juĝan decidon[8][9]. Por pli komplete bildigi la pensadon de Tolstoj rilate religion kaj aparte kristanismon utilas raporti pri lia sinteno dum la kunveno de Florenco en la jaro 1861. Li diris: "(...) Miaj principoj havas siajn bazojn en la Evangelio kaj tial mi povis akcepti la allogan inviton al tiu ĉi kunveno kiun mi partoprenas por pritrakti la manieron revenigi la kristanan religion al siaj komencaj fontoj, puraj kaj klaraj, kaj por rekonstrui Eklezion unuecan kiu ĝin ekspliku kaj reprezentu, transformante kaj ame kunfandante ĉiujn kristanajn ekleziojn nun ekzistantajn... Mi aplaŭdas tial la proponon kunigi la kristanajn ekleziojn al unusola realo, kiu havu sian ĉefon en la Roma Papo kaj bazon de sia ekstera organizo-konduto en la Kavourana formulo "libera eklezio en libera ŝtato", kaj kiel fundamenton de sia penso-agado la principojn de Kristo kaj de la Evangelio".[10].

Tolstoj kaj EsperantoRedakti

Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton. En 1894 du ĵurnaloj en Odeso publikigis leteron de Tolstoj kiun li finis jene: "Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo". (Citita de Ulrich Lins en "La danĝera lingvo", ISBN 5-01-003136-1,p. 26).

Omaĝe al Tolstoj kreiĝis la moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj".

Esperantisto Victor Lebrun kaj biografio pri TolstojRedakti

Post lia morto aperis biografio pri Tolstoj "Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto"[11]) kiun verkis lia sekretario Victor Lubrun, kiu estis esperantisto.

En Esperanto aperisRedakti

  • L. N. Tolstoj pri Esperanto (Esperantisto 7/1894, p. 99-100 - respondo de Tolstoj, kion li opinias pri Esperanto)
  • Prudento aŭ Kredo? (Esperantisto 2/1895, p. 28-30 - la artikolo verŝajne kaŭzis malpermeson de la cara cenzuro enlasi la gazeton en Ruslandon)
  • La kafejo en Surat (Esperantisto 4/1895, p. 5660)
  • Tri rakontoj. Kun permeso de l'aŭtoro esperantigis de la rusa originalo Maria Ŝidlovskaja. - Wolfenbüttel: eldonejo Heckner, [s.j.]
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas : vera estintaĵo. Tradukis Ivan Markoviĉ Lojko. - Nurenbergo: Tümmel, 1895.
  • Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano : komedio. Tradukis A. Burenkov. - Nürnberg: Tümmel, 1896
  • La letero pri karmo (tradukis Ivan Abramson, Český esperantista, 1903, p. 63-65)
  • La Morto de Ivan Iljiĉ : novelo. Tradukis Anna Ŝarapova. - Rigo: eldonejo Riga Stelo, [proks. 1910].
  • Kaŭkaza kaptito. Tradukis Anna Ŝarapova. - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1911.
  • La konfeso. Tradukis M. S. Tenner. Redaktis Vasilij Devjatnin. - Kaŭno: Solokovskij, 1911
  • Dio - unu por ĉiuj : (surata kafejo), rakonto laŭ Bernardin de St. Pierre. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo Nikolaj Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Du maljunuloj : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Kaŭkaza militkaptito : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Kie estas amo, tie estas Dio : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna : eltiraĵo el la memorskriboj. Esperantigita nur per radikoj de Roksano. - Béziers: Roksano, [1912]
  • Per kio homoj estas vivaj : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Sieĝo de Sebastopolo : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unu animo en ĉiuj. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • La vojo de l' vivo (ĉapitro XXI). Tradukis Paŭlo Medem. - Kaŭno: Esperantista Societo, 1913.
  • El la romano "Milito kaj Paco" (en: D-ro Andreo Fiŝer: Esperanta legolibro por lernantoj, Tiflis, Presejo "Esperanto", 1913, p. 38-40)
  • Pensoj de L. Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov. El la rusa tradukis: Zahari Zahariev. - Enfield, Middlesex, Anglio: Internacio de Militrezistantoj, 1928
  • Ĥodinka. SAT- Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929
  • Kie estas amo, tie estas Dio. Esperanten tradukita de Maria Ŝidlovskaja, japanlingven tradukita kaj komentita de Kawasaki Naokazu. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930
  • Tri verkoj. El rusa lingvo trad. J. M. Kun antauparolo de Romain Rolland. - Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda, (proksimume 1930).
  • Kristanismo kaj Patriotismo. Tradukis I. Maĉernis. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, 1931
  • Grafo Kaliostro. Tradukis B. Najdin. – (Krasnodar, 1959)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. - Miya-tyo: Esperanto-Kenkjuŝa, (1965)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. Klarigis Ilin. - (2-a eldono) - Pekino: El Popola Ĉinio, (1981)
  • Post la balo. Esperantigis Asen Grigorov. - En: Germana PACO 6/1978, p. 8-10
  • Patriotismo kaj registaro ; Al politikistoj ; Ĥodinka ; Ne mortigu!. El la rusa lingvo tradukis J. M., V. Ĵavoronkov kaj Kribo. - Laroque Timbaut: Cercle Espérantiste de l' Agenais ; Laŭte!, 1981
  • La Morto de Ivan Iljiĉ. Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Redaktis kaj kompostis Aleksander Korĵenkov. Korektis Halina Gorecka. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997
  • Ivan la malsaĝulo. Tradukis V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj redaktis Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustris per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Resurekto: romano. Tradukis el la rusa lingvo Vladimir Sapoĵnikov. Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Ilustris Maria Baĵenova. - Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. (Serio Rusa literaturo, 6)

Rilate al L. Tolstoj, vidu ankaŭRedakti

  Trovu « Lev Tolstoj » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Ruse: «Я убедился, что учение [Русской православной] церкви есть теоретически коварная и вредная ложь, практически же собрание самых грубых суеверий и колдовства, скрывающее совершенно весь смысл христианского учения»
  2. Plena teksto: Ответ Синоду.
  3. ЗАКЛЮЧЕНИЕ ЭКСПЕРТОВ по комиссионной комплексной судебной экспертизе по гражданскому делу № 3-35/08 по заявлению Прокурора Ростовской области о ликвидации местной религиозной организации Свидетели Иеговы «Таганрог». «15» июля 2009 г. № 5679/12.1-4, 6101/09-2 (ruse)
  4. Vekiĝu! de la 22-a de februaro 2000 (ruse)
  5. Преследования Свидетелей Иеговы в Таганроге Arkivigite je 2010-01-22 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  6. Russian Supreme Court to hear controversial case examining internationally recognized publications Arkivigite je 2009-11-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  7. Roman Lunkin. All protestants threatened by actions against Jehovah's Witnesses. COMMENTARY: PROGRAM FOR LIQUIDATION OF WITNESSES: It seems the modernization of Russia has begun with the struggle against those who think differently Arkivigite je 2010-05-29 per la retarkivo Wayback Machine (angle). — For Portal-credo.ru, 9 December 2009 (ruse)
  8. Суд над верой Arkivigite je 2010-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  9. Russian Supreme Court rules against Jehovah’s Witnesses and religious freedom Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  10. “Tolstoj e il rifiuto della violenza” (Tolstoj kaj la rifuzo de la perforto) de Bruno Milone, Servitium, Italio. (Ĉi tie estas ankaŭ revalorigitaj la filozofia kaj religia konceptoj de Tolstoj aparte demonstrante kiel la rifuzo pri perforto ne estis en li simpla kaj naiva adhero al la “Surmonta Parolado”, kvazaŭ eblus, sekvante la ekzemplon de Kristo kaj apogite sur la simpla “mildeco” kaj “nerezistado al la malbono”, konvinki la malbonulojn ĉesi el malbonfarado kaj revenigi pacon sur la tero. Male, la Tolstoja propono pri neperforto naskiĝis el preciza analizo pri la procezoj de malhumaneco agantaj ene de la projektoj mem de pacigo, de rezolucioj de la konfliktoj kiuj ĉiam travidigas militojn kaj revoluciojn).
  11. Victor Lebrun, Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto, Volumo 10 de eldonejo Plejado, Beletra eldon-serio, eldonisto L. Gabrielli, 1978, 402 paĝoj.


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Tolstoj Lev Nikolájeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al Vladimir Majnov, T skribis: „Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa. . . Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.“ 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: „Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l' Regno Dia - la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo“. Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. „Prudento aŭ kredo“ la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto „La E-usto“ en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan „Raporton pri paco“, por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo „Posrednik“ (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo „Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj“ 1912-16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: „Sieĝo de Sebastopolo“, „Kaŭkaza militkaptito“, „Du maljunuloj“, „Unu animo en ĉiuj“, „Tri mortoj“, „La morto de Ivan Iljiĉ“, k. a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj „Milito kaj paco“, parte „Anna Karenina“, „Renaskiĝo“, k. a.

NEKRASOV.