Jasnaja Poljana

(Alidirektita el Jasnaja Polana)

54° 04′ 34″ N 37° 31′ 34″ O / 54.07611 °N, 37.52611 °O / 54.07611; 37.52611 (mapo) Jasnaja Poljana (ruse Ясная Поляна t.e. Lumplena Arbarkampo) estis la familia bieno aperinta en la 17-a jarcento 15 kilometrojn fore de Tula urbo, Rusio direkte al sud-oriento. Ĝi estas naskiĝloko de la granda rusa verkisto grafo Lev Nikolajeviĉ Tolstoj kaj lia parencaro. Tie troviĝas lia tombo.

Jasnaja Poljana
Ясная Поляна
bieno • protektata areo de Rusio • historia loko • muzeo
Lando RusioRusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Situo Shchyokinsky District
Posedanto House of Kartsov • Volkonsky • Familio Tolstojo • Q87744208 vd
Estiĝo 1921
Koordinatoj 54° 4′ 30″ N, 37° 31′ 35″ O (mapo)54.07512737.526385Koordinatoj: 54° 4′ 30″ N, 37° 31′ 35″ O (mapo)
Jasnaja Poljana (Rusio)
Jasnaja Poljana (Rusio)
DEC
Jasnaja Poljana
Jasnaja Poljana
Situo de Jasnaja Poljana
Map
Jasnaja Poljana
Retpaĝo https://ypmuseum.ru/
vdr
foto de la muzeo farita aŭguste de 2010
Tolstoj kune kun genepoj: Ilia kaj Sonia en Jasnaja Polana

Danke al insistaj klopodoj de Aleksandra Tolstaja (plej juna filino de Lev Tolstoj) ekde 1921 funkcias muzeo de ŝia patro.

La bienon ĉefe konstruis kaj aranĝis avo de la verkisto — generalo Nikolaj Volkonskij, kiu estis protagonisto de Nikolaj Bolkonskij en la ĉefverko Milito kaj Paco far lia nepo.

Lia sola filino Maria edziniĝis al grafo Nikolaj Tolstoj, kiu ricevis dote la bienon Jasnaja Polana. La geedzoj havis kvin gefilojn: Nikolaj, Sergej, Dmitrij, Lev kaj Maria naskitajn tie.

Ĝi grave estis difektita dum la Dua Mondmilito fine de 1941, kiam tien venis la germanaj invadintoj. Ili tute ne respektis literaturan kaj kulturan signifon de la muzeo, hejtis fornojn per raraj, valoraj libroj kaj meblaro dum sia 45-taga restado. Retiriĝinte ili incendiis la lignajn konstruaĵojn, sed brulegon oni feliĉe sukcesis estingi.

Laŭ dekreto de la Rusia registaro la muzeo havas statuson de landa kultura heredaĵo kaj oni celas enlistigi ĝin en la Monda Heredaĵo de Unesko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti