Sofia Tolstaja

rusa verkistino

Grafino Sofia Andrejevna TOLSTAJA (ruse София Андреевна Толстая) naskiĝis la 3-an de septembro 1844 en Pokrovsko-Streŝnevo, Moskva gubernio, Rusia Imperio — mortis la 4-an de novembro 1919 en familia rezidejo Jasnaja Polana, Tula gubernio, RSFSR) estis edzino de granda rusa verkisto Lev Nikolajeviĉ Tolstoj.

Sofia Tolstaja
Persona informo
Софья Толстая
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1844 (1844-08-22)
en Pokrovskoye-Streshnevo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 4-an de novembro 1919 (1919-11-04) (75-jaraĝa)
en Jasnaja Polana, Tula gubernio,  Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Mortis per malsano vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Familio
Dinastio Familio Tolstojo vd
Patro Andrey Bers vd
Patrino Lyubov Islavina vd
Edz(in)o Lev Tolstoj vd
Infanoj Aleksandra TolstajaSergej TolstojTatiana Suĥotina-Tolstaja • Ilya Tolstoy • Lev Lvoviĉ Tolstoj • Maria L'vovna Tolstaya • Mikhail Tolstoy • Andrey Tolstoy vd
Profesio
Okupo verkisto • aŭtobiografo • taglibristo • biografo • fotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino redakti

Ŝia avo Gustav Johann Bers ruse Евстафий Иванович Берс estis denaske germano enmigrinta Rusion en la 19-a jarcento, kie negocis kiel apotekisto. En 1806 li edziĝis al Elizaveta Ivanovna Wulfert plej juna filino de sia kompaniano-germano. La geedzoj generis du filojn: Aleksandr (1807 - 1871) kaj Andrej (1808-1868), kiuj poste iĝis famaj medicinistoj.

La patro Andrej Bers oficis kiel kortega kuracisto en Moskva Kremlo, kie li havis apartamenton. Dum sia longtempa sukcesa servado li akiris tre altan nobelan rangon - Efektiva Ŝtata Konsilisto (samkiel armea generalo), kio rajtigis al li mem kaj al liaj idoj ekde 1847 heredan nobelecon.

La patrino Lubov Aleksandrovna Islavina (Bers) (1826 - 1886) estis bastardino de riĉa bienulo Aleksandr Miĥajlovich Islenjev kaj princino Sofia Petrovna Kozlovskaja (1795 - 1829). Ties rezidejo Krasnoe najbaris kun Jasnaja Polana rezidejo de Nikolaj Iljiĉ Tolstoj (patro de Lev Tolstoj), do ambaŭ mastroj kaj iliaj gefamilianoj longtempe amikiĝis.

Kiam Lubov aĝis 15 jarojn, ŝi grave malsaniĝis, sed neniu kapablis ŝin resanigi. La gepatroj invitis faman kuraciston Andrej Bers, kiu sukcesis helpi al la knabino. Dum kuracado aperis amo inter ili, kiu rezultigis geedziĝon okazintan la 23-an de aŭgusto 1842. La novbakita edzino tiam aĝis 16 jarojn kaj la edzo - 34.

La geedzoj havis dek tri gefilojn, el kiuj elvivis nur ok: Elizaveta (1843 - 1919, Sofia 1844 - 1919, Aleksandr 1845 - 1918, Tatiana 1846 - 1925, Pjotr 1849 - 1910, Vladimir 1853 - 1874, Stepan 1855 - 1909 kaj Vjaĉeslav 1861 - 1907.

Ili preferis ferii en apudmoskva bieno Pokrovsko-Streŝnevo, kie havis somerdomon. Tie naskiĝis ties filino Sofia.

Edziniĝo al Lev Tolstoj redakti

Ankoraŭ junaĝe Lev konatiĝis kun Lubov Islavina, kiu estis nur je du jaroj pli aĝa knabino, kaj vizitis hejmon de ŝiaj gepatroj en Krasnoe. Post ŝia edziniĝo li ankaŭ ŝatis viziti ŝiajn novajn loĝejojn en Moskva Kremlo kaj en Pokrovsko-Streŝnevo. Li karese nomis ŝin Lubonjka. Li konatiĝis kun ŝia edzo Andrej, danke al kies konsiloj li sukcesis kuraci sian tusadon per kumiso (ĉevalina lakto) en Baŝkirio.

Kiam tri filinoj ekmaturiĝis, tiam la gepatroj komencis konsideri oftajn vizitojn de Tolstoj kiel lian deziron iĝi fianĉo al plej aĝa filino Elizaveta. Tamen Lev elektis la mezan filinon Sofia, kun kiu ŝi ofte pianludis je kvar manoj, ŝakludis, verkis artikoletojn por hejma legado kaj ĝenerale sentis sin plej komforte. Sed li dubis pri rezulto de lia edziĝopropono, ĉar ilia aĝa diferenco je 16 jaroj estas sufiĉa kaj lia pasinta vivparto estis tro perversa. La 16-an de septembro 1862 li decidis skribi ĝin kaj transdoni al sia elektitino. Post kelka paŭzo Sofia respondis laŭte: "Memkompreneble, jes!".

La 23-an de septembro 1862 okazis la edziĝo en la plej malnova preĝejo Nativeco de Virgulino alie (preĝejo de ĉieliro de resperktinda Lazaro) situanta en Moskva Kremlo. Poste la novbakitaj geedzoj forveturis al Jasnaja Polana.

Kunvivado redakti

 
Geedzoj Tolstoj en 1910

Dum unuaj dek ok jaroj la geedzoj rezidis en sia bieno kaj nenien forveturis. La familio prosperis, ĉar la grafo multe laboris kaj vendo de liaj verkoj estis sufiĉe profita.

La grafino estis aktiva eldonistino, kopiistino, tradukistino, redaktorino kaj sekretariino de sia edzo. Ŝi kopiis ĉiujn verkojn far Lev Tolstoj, kiu havis teruran skribmanieron, ekzemple ŝi reskribis la grandan romanon "Milito kaj Paco" 7 fojojn totale!

Ilia komuna vivo ne estis ĉiam glata. La paro konstante kverelis kaj interpaciĝis, perdante spiritan proksimecon. Plurfoje kverelo atingis eblan rompon de la interrilatoj kaj divorcon, sed ĉiufoje venis repaciĝo.

La geedzoj havis 13 gefilojn, ok el kiuj postvivis infanaĝon. La samo okazis ĉe la gepatroj de Sofia.

  1. Sergej (28.06.1863 - 23.12.1947)
  2. Tatiana (04.10.1864 - 21.09.1950)
  3. Ilja (22.05.1866 - 11.12.1933)
  4. Lev Lvoviĉ Tolstoj (20.05.1869 - 18.10.1945)
  5. Maria (12.02.1871 - 27.11.1906)
  6. Pjotr (13.06.1872 - 09.11.1873)
  7. Nikolaj (22.04.1874 - 20.02.1875)
  8. Barbara (naskiĝis kaj mortis novembre 1875)
  9. Andrej (06.12.1877 - 24.02.1916)
  10. Miĥail (20.12.1879. - 19.10.1944)
  11. Aleksej (31.10.1881 - 18.01.1886)
  12. Aleksandra (18.06.1884 - 26.09.1979)
  13. Ivan (11.03.1888 - 23.02.1895)

Ekde 1887 Sofia Andrejevna komencis okupiĝi pri sia nova hobio - fotado, kiu tiam ĵus aperis en Rusio. Ŝi faris mil fotojn, inkluzive kun Tolstoj, kiuj kune kun taglibroj dokumentis ilian kunvivadon. Poste ŝi verkis la libron "Mia vivo".

Abrupte la 10-an de novembro 1910 Lev Tolstoj kune kun plej juna filino Aleksandra kaj lia kuracisto slovako Dušan Makovický lasis la rezidejon Jasnaja Polana. Li ne havis certan planon ion ajn atingi, sed sukcesis viziti sian fratinon Maria, kiu estis monaĥestrino de Ŝamordina monaĥejo. Dum vojaĝo li serioze malvarmumis kaj lastajn vivtagojn troviĝis en Astapovo stacidomo, kie li mortis la 20-an de novembro 1910.

Informo pri forlaso de la edzo kvazaŭ fulmobatis la edzinon. Sofia Andrejevna estis multe ofendita kaj dufoje provis dronigi sin, sed ŝin oni sukcesis savi. Kelkan tempon ŝi ne sciis lokon, kie li troviĝis. Nur la 20-an de novembro, kiam Tolstoj estis jam sen konscio, ŝi venis la ĉambron kun la mortanto. Ŝi proksimiĝis al li kaj flustris en lian orelon: - Mi estas ĉi tie, Levĉjo, mi amas vin. - Respondis profunda enspiro. - Adiaŭ, mia ĉarma amiko, mia amata edzo. Pardonu min. - Li denove enspiregis kaj mortis.

Lastajn vivjarojn Sofia loĝis en Jasnaja Polana, kie postvivis la Rusian revolucion de 1917 en relativa paco. Ŝi mortis la 4-an de novembro 1919. Ŝin oni enterigis en Koĉakovo tombejo situanta proksime de Jasnaja Polana.

Literaturo redakti

  • [1] Mia vivo (du volumoj) ruse
  • [2] Taglibroj ruse
  • [3] Almanako "Pupetoj - skeletetoj" ruse
  • [4][rompita ligilo] Kuirlibro ruse
  • [5] Autobiography of Countess Tolstoy [Sophie Andreevna Tolstoy] angle

Eksteraj ligiloj redakti