Petr Chelčický

verkisto kaj tradukisto

Petr CHELČICKÝ (proksimume 1390 en Chelčice ĉe Vodňany1460) estis verkisto kaj tradukisto.

Petr Chelčický
Persona informo
Petr Chelčický
Naskiĝo 1-an de januaro 1390 (1390-01-01)
en Chelčice, Reĝlando Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 1459 (1459-11-30) (69-jaraĝa)
Religio katolikismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Profesio
Okupo verkistoterkultivistotradukistofilozofo • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el malpli nobla kamparana nobelaro (en la fakto li estis kamparano), li protektis opinion, ke ĝusta kristanisma vivo eblas sole per laboro en agrikulturo. Chelčický ne estis tro klera (li estis aŭtodidakto), sed li sciis latine. Precipe predikado de Jan Hus kaj John Wyclif, sed ankaŭ de Tomáš Štítný influis lin. Liaj daŭrigantoj fondis Unuecon fratecan.

Vivo redakti

Oni ne multe scias pri lia vivo de libera bienulo en vilaĝo Chelčice proksime de Vodňany en suda Bohemio, kie li pasigis sian tutan vivon. Li ne trapasis altlernejajn studojn, li kleriĝadis mem helpe de interrilatoj kun gvidaj personoj de ĉeĥa reformacio kaj helpe de libroj. Li studis ekzemple librojn de Tomáš Štítný kaj Johano Hus. Li verŝajne renkontis Johanon Hus dum lia rifuĝo en sudbohemia kastelo „Kozí hrádek“. Li profunde meditadis pri religiaj kaj sociaj okazaĵoj de sia tempo. Lia analizo de socia ordo estas klarvida por postaj tempoj. Per sia verketo „O trojím lidu“ (Pri la trieca popolo) kiel fundamenta postulo de dia ordo li en tiu tempo prezentis klarvidan bildon de senklasa socio.

Verkoj redakti

Liaj verkoj estas pledo de pasiveco kaj kritiko de preskaŭ ĉio. Li verkis precipe traktatojn.

  • Pri pastra batalo – Li ne agnoskas perforton, li rifuzas ĉiujn militojn, ĉar li direktas sin per principo – vi ne mortigos. Li proklamas kristanisman humilecon, batalon kontraŭ diablo.
  • Pri la trispeca popolo – li kondamnis dividon de la socio en tri grupojn (pastraro, soldatoj kaj simpla popolo). La bazo estis Biblio, kie oni proklamis egalecon de homoj.
  • Pri eklezio
  • Parolo pri la bazo de homaj leĝoj
  • Reto de ĝusta kredo – la reto estas religio kaj eklezio, kiuj estas ŝirmontaj la kredantojn. Reĝoj, papo kaj imperiestro – priskribitaj kiel balenoj ŝiras la reton. Li priskribas ĉi tie sian idealan eklezion. La verko estas kunmetita el proksimume 50 malgrandaj traktatoj, kiuj rilatas al certaj personoj, la kritiko celas al konkretaj personoj kaj ĝi apartenas al la plej radikalaj siatempe.
  • Postilla

Plu konserviĝis pli granda kvanto (pli ol 50) etaj traktatoj, rilataj plejparte al religiaj demandoj.