Tomáš ŠTÍTNÝ (naskiĝis ĉirkaŭ 1333 - mortis inter 1401-1409) estas fondinto de la ĉeĥa teologia literaturo.

Tomáš Štítný
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1333 (1333-01-01)
Morto 1-an de januaro 1409 (1409-01-01) (76-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj slava lingvaroĉeĥa
Okupo
Okupo tradukistoverkistofilozofo
vdr
Tomáš Štítný ze Štítného

Li apartenis al al malalta malriĉa nobelaro (posedanto de vilaĝo Štítný), studis ĉe la Universitato de Karolo, sed revenis hejmen sen akademia titolo. Kiam liaj infanoj maturiĝis, li luis sian bienon kaj transloĝiĝis al Prago en 1381 kaj dediĉis sin al literaturo. Supozeble de li devenas ĉeĥlingva traduko de budhisma romano Baarlam kaj Josafat.

Verkoj redakti

  • Kinhy šestery o obecných věcech křesťanských (Ses libroj pri ĝeneralaj aferoj kristanaj)
  • Knihy naučení křesťanského (Libroj de instruo kristana)
  • Řeči besední (Paroloj diskutaj)
  • Řeči sváteční a nedělní (Paroloj festaj kaj dimanĉaj)
  • Knížky o hře šachové (Libroj pri ludo ŝaka)