Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lev Tolstoj aŭ Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj. |
Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ (10-a de januaro 1883 - 23-a de februaro 1945), rusa verkisto, kies ĉefverko estas nefinita historia romano Petro la Unua (1929-1945). Historiajn temojn li prilaboris ankaŭ en la dramoj Ivano la Terura (1942-1943) aŭ La morto de Danton. Li famiĝis ankaŭ pro siaj scienc-fikciaj verkoj Aelita (1922) kaj Hiperboloido de inĝeniero Garin" (1925). Por infanoj li adaptis la italan libron Pinokjo de Carlo Collodi sub titolo "Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936) kaj priskribis sian infanaĝon kiel La infanaĝo de Nikita (1920). Pri la Oktobra Revolucio en Rusio li verkis romanojn Elmigrintoj (1931) kaj Kalvario (1920-1941).
Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
ano de Supera Soveto de Sovetunio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1883 en Pugaĉov | ||||
Morto | 23-an de februaro 1945 (62-jara) en Moskvo | ||||
Mortis pro | kancero [#] | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo [#] | ||||
Lingvoj | rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Francio • Sovetunio [#] | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Tolstojo [#] | ||||
Patro | Nikolaj Alexandroviĉ Tolstoj [#] | ||||
Patrino | Alexandra Bostrom [#] | ||||
Edz(in)o | Natalia V. Krandievskaya [#] | ||||
Infanoj | Nikita A. Tolstoy • Dmitrij Aleksejeviĉ Tolstoj [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • verkisto • poeto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • politikisto [#] | ||||
Laborkampo | porinfana literaturo • sciencfikcio • dramo [#] | ||||
Aktiva dum | 1907– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Golden Key, or the Adventures of Buratino [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
InteresaĵoRedakti
En 1944 membro de "Speciala komisiono pri esploro de cirkonstancoj pri pafmortigo en arbaro de Katin de polaj militkaptitoj fare de germanaj-faŝistaj invadintoj" (tiel nomata Komisiono de Burdenko), estigita de Politburoo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio cele de falsa akuzo de regopovoj de Nazia Germanio pri la masakro de Katin.
En Esperanto aperisRedakti
- Aelita aŭ la Marso formortanta. El la rusa lingvo tradukis E. Pill. Ilustrita de Geo Schmidt. - Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928. - 199 paĝoj : ilustraĵoj (reeldono en Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. - 143 p.)
- La morto de Danton, tragedio, elrusigita de Nikolao Hohlov. Horrem bei Köln: Heroldo de Esperanto, 1928. - 75 p
- Nina (Paco 167-168, 1967, p. 24-25, tr. H. L. Branzburg)
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.kirjasto.sci.fi/atolstoi.htm Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://az.lib.ru/t/tolstoj_a_n
- https://web.archive.org/web/20041020174948/http://hronos.km.ru/biograf/tolstoy_an.html
- http://www.sama.ru/~museum/index.html Arkivigite je 2006-10-06 per la retarkivo Wayback Machine