Carlo Collodi

itala ĵurnalisto kaj verkisto

Carlo COLLODI [karlo kolodi] (naskiĝis la 24-an de novembro 1826 en Florenco, mortis la 26-an de oktobro 1890 en Florenco) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto. Lia vera nomo estis Carlo LORENZINI [karlo lorencini]; la plumnomo Collodi estis la nomo de la naskiĝurbo de lia patrino, kie li pasigis parton de sia infanaĝo.

Carlo Collodi
Carlo Collodi.jpg
Persona informo
Carlo Collodi
Naskonomo Carlo Lorenzini
Naskiĝo 24-an de novembro 1826 (1826-11-24)
en Florenco
Morto 26-an de oktobro 1890 (1890-10-26) (63-jara)
en Florenco
Tombo Cimitero delle Porte Sante [#]
Lingvoj itala [#]
Ŝtataneco Reĝlando Italio [#]
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Carlo Collodi [#]
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto [#]
Aktiva dum 1856– [#]
Verkado
Verkoj I racconti delle fate ❦
Giannettino ❦
Minuzzolo ❦
Pinokjo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Je la komenco de sia verkista kariero li verkis recenzojn por komercaj librokatalogoj, krome li laboris kiel ĵurnalisto. En la 1850-aj jaroj li ekverkis teatraĵojn kaj dudek jarojn poste li komencis dediĉi sin al la verkado de infanlibroj. Mondfamon Collodi gajnis pro sia verko Pinokjo, kiu unue aperis sub la titolo "Storia di un burattino" en la revuo "Il giornale dei bambini" (1881-83) kaj en 1883 (titolite: "Le avventure di Pinocchio") ankaŭ libroforme. Ekzistas du tradukoj al Esperanto.

La aventurojn de Pinokjo reverkis la rusa verkisto Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj sub titolo Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936), do la marioneto tie ricevis nomon Buratino.

Listo de verkojRedakti

  • Un romanzo in vapore (1856)
  • Giannettino (1875)
  • Minuzzolo (1877)
  • Occhi e nasi, ricordi dal vero (1881)
  • Storia di un burattino (1881-83)
  • Le avventure di Pinocchio (Pinokjo) (1883)
  • Storie allegre (1887)

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

La aventuroj de Pinokjo / trad. de Giuseppe Croatini