Malfermi la ĉefan menuon

Mirza Marchesi

itala esperantisto

Mirza MARCHESI [mirca markezi], ankaŭ konata kiel Momo (1892, Padova1953, Padova) estis itala esperantistino.

Ŝi estis instruisto en elementa lernejo de sia naskiĝvilaĝo Campo San Martino, en la provinco Padova, en Veneto (la regiono ĉirkaŭ Venecio). Ŝi verkis artikolojn en la instruista gazeto "I Diritti della Scuola", kiu publikigis ankaŭ priskribon de ŝia vojaĝo al la Universala Kongreso en Edinburgo en 1926; ĝi aperis ankaŭ kiel broŝuro. Ŝi verkis aliajn artikolojn en porinfana gazeto.

Ŝi plej rimarkinde tradukis en Esperanton la ĉefverkon de la itala porinfana literaturo, Pinokjo (itale Le avventure di Pinocchio) de Carlo Collodi, en 1930.

En 1940 ŝi instruis Esperanton al Sen Rodin. Li sendis jenan ateston pri ŝi:


Mirza Marchesi naskiĝis en Padova en 1892 kaj mortis en Padova en 1953. Ŝi estis ekde la infanaĝo la plej intima amikino, kvazaŭ fratino, de mia Patrino (Carmen Cassinis). En nia familio ni ĉiuj nomis ŝin "onklino", kaj fakte vere ŝi estis adoptita onklino.
Ekde la 20aj jaroj ŝi estis tre estimata kaj amata elementa instruistino (kiel mia patrino), kaj pasia esperantistino. Ŝi loĝis kun fratino en Padova, ĉe la bordo de Bacchiglione (bakiljone) - eta branĉo de la cefa rivero Brenta. Ĉiun someron ŝi partoprenis E-kunvenojn kaj kongresojn, kaj je sia reveno gastis ĉe ni kaj detale rakontis pri siaj spertoj, ravante la tutan familion. En 1926 ŝi mirinde tradukis La aventuroj de Pinokjo-n, poste eldonitaj en 1930. En la lastaj 40-aj jaroj ŝi edziniĝis al meksika esperantisto - emerita generalo - kaj ekloĝis en Meksiko. Bedaŭrinde ŝi grave malsaniĝis, en 1952 devis reveni al Padova, kie ŝi mortis en 1953.
Mi estis la lasta el tri gefiloj. Je mia naskiĝo (1932) miaj fratinoj estis jam 10- kaj 11-jaraj. Do mi memkompreneble iĝis la (tre dorlotita) "princeto" de la familio. Tiutempe en la veneta regiono la plej uzata lingvo estis la tre bela veneta dialekto. Tio okazis ankaŭ en mia familio, kun unu sola escepto: mi. Jen bizara situacio: ĉiuj familianoj inter si parolis dialekte, la gepatroj inter si franc-lingve (pri rezervitaj aferoj); nur mi devis paroli kaj esti alparolata ital-lingve! Tre embarasige por mi, kiu kompreneble ekmalamis tiun "lernejan trudatan lingvon". Tion klare perceptis onklino Mirza, kiu tagon demandis de mi: "Ĉu ci ŝatus lerni Esperanton?" Mi - jam enamiĝinta al ŝi kaj al tiu lingvo, kiun mi taksis mirinda, fabela muziko - entuziasme akceptis.
Tiel okazis, ke mi 8-jara, dum unu jaro lernis E-on sidante ĉe Mirza sur la herboza bordo de Brenta, kies lantaj akvoj solene fluadis antaŭ ni. La sola uzata teksto esti ĝuste Pinokjo, kiun la onklino legadis kaj klarigis per sia dolĉa, karesema voĉo. Kaj sur kajereto ni notis perkrajone regulojn, dezinencojn, radikojn ... Jen kial ekde 1940 E-o iĝis mia vera "unua kor-lingvo": per ĝi mi ekparolis, ekpensis, ekverkis, kaj poste mi havis du mirindajn edzinojn ambaŭ E-istinojn - la unua bulgara, la dua hungara - du gefilojn ambaŭ denaske E-parolantojn, ktp. Nun, por dece fermi longan teran vojaĝon, mi kaj mia edzino (Julia Sigmond, siavice verkistino-poetino) ĵus elldonis la romanon Libazar' kaj Tero. Ni verkis ĝin kune per trijara laboro ŝvitiga sed feliĉiga.
Amoplena vivo, kontentiga verkado ... finkalkule mi ĉion ĉi ŝuldas al mia onklino Mirza Marchesi, kies memoron mi flegas kaj veneras.


FontojRedakti

  • Enciklopedio de Esperanto, 1935, p. 359
  • Retmesaĝo de Sen Rodin sendita la 21-an de decembro 2013 al Miroslav Malovec por kompletigi la vikipedian artikolon
  • C. Collodi: Pinokjo (1930, The Esperanto Publishing Company, LTD, London)