Jozefo Horváth

hungara instruisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Jozefo Horvath)

Horváth József, esperantigite Jozefo HORVATH (naskiĝis la 20-an de julio 1949 en Győr) estas hungara esperantisto, instruisto kaj vortaristo de Esperanto. Kiel plumnomon aŭ italan nomversion li uzas ankaŭ la nomformon Giuseppe Croatini.

Jozefo Horváth
Persona informo
Aliaj nomoj Giuseppe Croatini
Naskiĝo 20-an de julio 1949 (1949-07-20) (74-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj Esperantohungaragermanaitalarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Vivo redakti

Horváth studis inter 1970-1975 en la Universitato Lajos Kossuth germanan kaj rusan filologiojn, 1983-1985 interlingvistikon kaj esperantologion en la Scienca Universitato Loránd Eötvös.

Li edziĝis en 1975 al Anikó Horváth, bibliotekistino, same esperantisto. La familio Horváth praktikas denaskismon, Rolando kaj Katinjo HORVÁTH estis edukataj en Esperanto kaj la lingvo hungara, dekomence.

Beletraj tradukoj redakti

Horvath profesie tradukis fakajn, priteĥnikajn tekstojn kaj beletron, precipe el la lingvoj hungara, germana, rusa kaj itala. Li tradukis interalie verkojn de Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, András Sütő (elektronike eldonitaj de Inko). Li estas tradukinta la fabelromanon de la italo Carlo Collodi. Aperinta kun la Esperanta titolo La aventuroj de Pinokjo (eldono FEL, Belgio), tiu fabelromano fariĝis Infanlibro de la jaro 2004.

Pliaj tradukoj, kompiloj kaj redaktoj:


Li estas tradukinta en la hungaran lingvon la faman romanon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero; sed la libro ne estas eldonita.

Lernolibro: Kezdők eszperantó nyelvkönyve (Lernolibro de Esperanto por komencantoj) (ISBN 9789633467107)

Vortaristo redakti

En 2006 aperis nova traduko de la Fundamento de Esperanto al la hungara, verkita de Horvath, ĉe Flandra Esperanto-Ligo.

Li estas kunaŭtoro (kune kun Petro De Smedt) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).

Horvath redaktas la elektronikan EHV (Esperanto Horvath Vortaro). Esperanta-hungara vortaro

Ĝia papera versio aperis eldone de HEA en 2014 en du volumoj, p. 1191: ISBN 978-963-571-482-7.

EHV (Esperanto Horvath Vortaro) Hungara-Esperanta vortaro, en du volumoj, p. 568 kaj 527), ISBN 978 963 571 503-9ö

Li kunaŭtoras diversĝenrajn vortarojn kaj kunredaktas la elektronikan Retan Vortaron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti