SIGMOND István [ŝigmond] rumanuja hungara verkisto kaj redaktoro. Li naskiĝis la 31-an de julio 1936 en Torda kaj mortis en Kluĵo la 18-an de januaro 2014. Li estis la frato de la aktorino, esperantista verkistino Júlia Sigmond

István Sigmond
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1936 (1936-07-31)
en Turda
Morto 18-an de januaro 2014 (2014-01-18) (77-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Familio
Frat(in)o Júlia Sigmond
Okupo
Okupo Literatura tradukistoverkisto
vdr

Biografio redakti

István Sigmond studis juron en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1959). Inter 1960 kaj 1973 li estis gvidanto de la komerca sekcio de la entrepreno IRVA en Kluĵo, inter 1973 kaj 1990 teatra fakinspektoro de la kulturkomisiono de Distrikto Cluj kaj dume inter 1980 kaj 1983 li estis artdirektoro de la Ŝtata Hungara Operejo Kluĵo. Ekde 1990 li estas respondecsekretario de revuo Helikon.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Árnyékot eszik a víz (noveloj, 1969);
  • Valaki csenget (noveloj, 1971);
  • Egy panaszgyűjtő panaszai (romano, 1971);
  • A kútbamászó ember (noveloj, 1978);
  • Szerelemeső (romano, 1979);
  • Vétó, egy mai Szókrátész (dramo, 1980);
  • Félrevert harangok (romano, 1987, sencenzurite 1990);
  • Mi a sötétben is látjuk egymást (noveloj, 1993);
  • Ugassak magának, Rezső? (noveloj, 1995);
  • Gyászhuszárüvöltés (noveloj, 1996);
  • Minden nap halottak napja van (noveloj, 1998);
  • Keselyűcsók (elektitaj noveloj, 2003);
  • És markukba röhögnek az égiek (noveloj, 2003),
  • Csókavész (noveloj, 2006);
  • Varjúszerenád (romano, 2006).

Premioj redakti

  • A Kolozsvári Írói Egyesület (prozpremio) (1979, 1985, 2003);
  • Soros-verkarpremio (1997);
  • A Magyar Írószövetség Év Könyve díja (libro de jaro) (2003);
  • Magyar Köztársasági Arany Érdemrend (1997).
  • A Magyar Művészeti Akadémia tagja (2005);
  • Irodalmi Jelen romankonkurso, 1-a premio (2006).

En Esperanto redakti

  • Konsilo de ateisto: kredu je Dio. Trad. div. Cluj-Napoca: Exit, 2015.

Memore al li, lia fratino publikigis Steĉjo-Fabeloj, Cluj-Napoca: Exit, 2018.

Fonto redakti