Attila Salga

hungara ĵurnalisto, filologo, lingvisto kaj esperantisto


Attila SALGA, d-ro, [elp. atila ŝalga ] naskiĝis la 5-an de septembro 1945 en Tarnaörs. Li estas hungara esperantisto, ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj profesoro de universitato.

Attila Salga
ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj profesoro de universitato
ĵurnalisto, filologo, lingvisto, romanverkisto kaj profesoro de universitato
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1945
en Hungario, Tarnaörs
Lingvoj Esperanto
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • filologo • lingvistoesperantisto
vdr


Vivo redakti

Li lernis en rusa fako de Gimnazio István Dobó en Eger, kaj ekde 1965 studis en la hungara-rusa fako de la tiea Instruista Altlernejo.

Instruis inter 1969-1970 en Poroszló, poste fariĝis adjunkto en la rusa fako de la Altlernejo, kie li laboris ekde septembro 1970 ĝis februaro de 1982. Dum tiu tempo li instruis ankaŭ Esperanton en bazaj kaj mezgradaj lernejoj.

Akirinte diplomon en 1974 pri la rusa lingvo en la Scienca Universitato de Lajos Kossuth en Debrecen, unu jaron pli poste li sukcese doktoriĝis per disertaĵon "Sándor Bonkáló (18801959) kaj la orientaj slavoj", ĉar li multe pristudis la vivon kaj verkaron de Sándor Bonkáló, hungara pioniro de slavistiko. S. B. hungara [[pioniro de slavistiko, kiu interalie okupiĝis pri rutenoj (rusinoj) vivantaj en la historia Hungarlando, krome pri la rusa – soveta literaturo kaj tradukado.

De 1982 ĝis 1995 li laboris kiel adjunkto en la Slava Filologia Instituto de la Scienca Universitato Lajos Kossuth, kie li instruis rusan lingvistikon, tradukan teorion, stilistikon kaj Esperanton.

Esperanto-agadoj redakti

Li verkis interalie ne nur gramatikojn de la hungara kaj  la rusa lingvoj, sed ankaŭ de Esperanto.[1] Li komparis tiujn lingvojn kaj li aperigis kelkajn (lerno)librojn pri tiuj temoj.

Li estas populara kursgvidanto, kiu verkis multnombrajn Esperanto-lernolibrojn, vortarojn. Li redaktis, kunredaktis gazetojn, interalie la hungarlingvan eldonaĵon Hírharsona de la revuo Debrecena Bulteno (redaktita de Tibor Papp).

Li ŝtatekzamenas pri Esperanto (1985-) kadre de ŝtatekzamena komisiono, kiu havas viccentrojn en kelkaj urboj de Hungario.

Li verkis pri la rutena slavisto Sándor Bonkáló (18801959) kaj pri hungaroj vivantaj ekster Hungario. Li redaktis kelkajn romanojn, eldonaĵojn pri slavaj lingvoj, gramatikojn de la hungara-rusa-Esperanta lingvoj.

  • Salga Attila, Eszperantó írásbeli vizsga, Alap-, közép- és felsőfokon : Origó vizsgarendszer
  • Salga Attila, Eszperantó nefelejcsek - 1996
  • Salga Attila: Eszperantó nyelv - 2006
Kezdő szinttől az államilag elismert nyelvvizsgáig
  • Salga Attila: Magyar-eszperantó szótár - 2005
  • Salga Attila: Eszperantó-magyar szótár - 2005
  • Salga Attila: Eszperantó társalgó - 1998
Az államilag elismert nyelvvizsga témaköreiből
  • Salga Attila: Magyar-eszperantó tematikus szótár - 2005
  • Salga Attila: Szóbeli eszperantó nyelvvizsga (2024?), Alap-, közép- és felsőfokon

Romanoj (beletristiko) redakti

  • Mi lenne velem nélkülem? - 2009
Kio okazus al mi sen mi?, romano pri la hungaraj historiaj interŝanĝoj inter 1943/1995 en la spegulo de vivoj de kelkaj familianoj,
  • A mátészalkai kalandor regényes története - 2009
Romana historio de ĉantaĝisto el urbo Mátészalka - pri tiutempe mondfama ĉantaĝisto („vivmaestro”), kiu helpis al aliaj absolute nekutime.
  • A reménygyújtogató - 2009
Esper-bruliganto. - Romano pri ĉantaĝisto, kiu misgvidis riĉulojn.
  • Hamis remények ébresztője - 2009
Vekisto de falsaj esperoj.
  • Ideát van kóma - 2011
Ĉi tie estas komato - pri fantazia vivo de realoj.
  • Nem minden Pipi buta tyúk - 2013
Ne ĉiu kokido estas stulta kokino - pri puno kaj puniĝo de riĉulo en la kortbirdejo.
Amardolĉa
  • Lélekolvasó - 2018
Animlegejo - pri transportado de animoj kaj ilia studado
Vonzások és taszítások - 2019
Válogatott írások

A nárcisztikus Nárcisz - 2020

Innovatív áltudományok - 2022

Notoj redakti

  1. Salga Attila könyvei a Magyar Elektronikus Könyvtárban (MEK. Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2021-04-01.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti