Lajos Kossuth

hungara politikisto

KOSSUTH Lajos [koŝut lajoŝ] (naskiĝis la 19-an de septembro 1802 en Monok, departemento Zemplén, Hungario, mortis la 20-an de marto 1894 en Torino, Italio) estis politikisto, ŝtatviro, la plej grava persono de la reform-movado por la burĝa transformado kaj memregado de Hungario. Li direktis ekde oktobro de 1848 ĝis aŭgusto de 1849 la hungaran ŝtatregadon kiel prezidanto de la Tutlanda Patrujdefenda Komitato kaj pli poste kiel guberniestro-prezidanto.

Lajos Kossuth
Persona informo
Kossuth Lajos
Naskiĝo 19-an de septembro 1802 (1802-09-19)
en Monok
Morto 20-an de marto 1894 (1894-03-20) (91-jaraĝa)
en Torino
Mortis per gripo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungaraanglagermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Lutheran College of Prešov • Sárospatak Reformed College vd
Partio Opposition Party vd
Subskribo Lajos Kossuth
Familio
Gefratoj Zsuzsanna Kossuth vd
Infanoj Ferenc Kossuth • Lajos Tódor Károly Kossuth vd
Profesio
Okupo ekonomikistoĵurnalistopolitikistoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juna epoko redakti

La familio Kossuth devenis el et-nobelaro de departemento Turóc. Lia patrino devenis el burĝa familio de Eperjes. Lia patro estis senposeda, intelekta nobelo Kossuth László [koŝut laslo], kiu vivtenis sin kiel advokato de la lokaj bienuloj. La familio estis evangelika, sed Kossuth vizitis eĉ lernejon de piaristoj en Sátoraljaújhely. Pli poste li lernis en protestantaj institutoj, en kolegio de Eperjes kaj en jurakademio de Sárospatak. Post kiam li sensukcese provis elformi advokatan praktikon, revenis al departemento Zemplén, kie li transprenis klientaron de sia patro. Li traktis inter alia la juraferojn de grafoj Andrássy.

La juna, bonapera, talenta kaj ambicia advokato aliĝis al la politika vivo de la departemento. Li estis fondinto de la nobela kasino kaj estis notario de Sátoraljaújhely, havis gravan rolon kiel departementa komisiito en kontraŭbatalo de la kolera epidemio en 1831. Li unuafoje ekparolis en 1830 en la departementa kunsido kaj la tiamaj vortoj jam pruvas lian fidon al la moderna eŭropa liberala ideo. Li dum mallonga tempo iĝis grava ano de la departementa reform-opozicio. Li partoprenis en 1832 kiel delegito en la parlamento de Bratislavo.

Publika agado kaj en la prizono redakti

Dum 1832–36, la hungara reforma, liberala opozicio unuafoje ekluktis por la burĝigo (ekz. ĉesigo de la servutuleco) kaj kontraŭ la absolutisma politiko de la habsburga imperio. Tiam Kossuth ekis manskribitan eldonaĵon Parlamentaj Sciigoj (Országgyûlési Tudósítások) kaj vendis ĝin kiel privatan leteron al la abonantoj (gazetoj ne rajtis sciigi pri la parlamenta laboro). Li iom traverkis la parolojn laŭ sia propra (reformisma) gusto. Tiu agado helpis vivteni sin kaj sian familion.

Post fermo de la parlamento en 1836, li eldonis, sendis similajn resumojn pri la departementaj kunsidoj. Li mem resumis la kunsidojn de departemento Pest (Municipaj Sciigoj; Törvényhatósági Tudósítások). Ĉar tiu eldonaĵo funkciis kiel opozicia gazeto, kies redaktoro estis Kossuth, la aŭstra registaro volis malpermesi tion, poste en aprilo de 1837 oni arestis Kossuth-on kaj ekis reĝoperfidan proceson kontraŭ li. Kossuth sensukcese protestis, oni juĝis lin en februaro de 1839 je trijara prizono, kion la supera juĝistaro en kelkaj tagoj ŝanĝis je kvarjara prizono. Kossuth en la prizono analizis politikon, ekonomion, lernis lingvojn. Li liberiĝis en majo de 1840 pro amnestio, danke al Ferenc Deák [dea'k] kaj ties reforma opozicio.

Pesti Hírlap redakti

Li iĝis ekde januaro de 1841 ĉefredaktoro de la nova gazeto Pesti Hírlap (aperis dufoje en semajno), kies posedanto Lajos Landerer [lajoŝ landerer] dungis Kossuth-on laŭ sekreta permeso de la kortego. La aŭstra registaro esperis, ke ĝi per la cenzuro povas bridi la danĝeran politikiston, sed tio pruviĝis eraro.

Kossuth kaj la samredaktantoj skizis burĝan liberalan reformprogramon, preferis unuafoje ŝenŝarĝigon de la servutuloj per ŝtata kompenso. Tiel la kamparanoj iĝas samrajtaj ol la burĝoj kaj havas rajton pridiskuti la registaran funkcion. Kossuth instigis - je efiko de teorioj de la sudgermana ekonomikisto Friedrich List - la reformojn de la dogan- kaj komercpolitiko, industrian evoluon.

La gazeto montris sin lojala, sed la agitado por la reformoj ektimigis la aŭstran registaron kaj la hungarajn konservativulojn kaj eĉ moderajn politikistojn kiel István Széchenyi, kiu ekde aprilo de 1841 diskutis kun Kossuth en artikoloj kaj per flugfolioj. Széchenyi akuzis lin je skurĝo de politikaj emocioj, je ekscito kontraŭ la nobeluloj, je perforta hungarigo ktp.. La publiko apogis Kossuth-on, tiel Széchenyi daŭre izoliĝis.

Védegylet redakti

La gazetposedanto Landerer maldungis Kossuthon en 1844, je premo de la aŭstra kortego (laŭ aliaj fontoj pro salajra diskuto). Ĉar oni ne permesis por li eldoni propran gazeton, la jam triinfana patro venis en malfacilan situon (li geedziĝis en 1841 kun Terézia Meszlényi (1810–63)). Oni elektis lin en oktobro de 1844 al direktoro de la novfondita Védegylet (~protekta asocio ~Protasocio). La socia organizo celis helpi disvolvi la hungaran industrion. Ĉar krom la komenca entuziasmo rapide malaperis kaj la asocio ne atingis sukceson, li abdikis pri la pozicio en aŭgusto de 1846. Post tio, li agadis pri la fervoja asocio Vukovár–Fiumei Vasúttársaság, kiu celis konstrui fervojan linion al la haveno Fiume, tiel helpante liveradon, eksporton de hungaraj agrarproduktoj.

Revolucio de 1848-49 redakti

Li iĝis en novembro de 1847 reprezentanto de departemento Pest kaj agadis en la hungara parlamento (tiam en Pozsony [poĵonj]). Tiam okazis nedecida stato, ĉar en la suba ĉambro havis plimulton la opozicio, en la supra ĉambro la konservativuloj. La grandan ŝanĝon kaŭzis la franca revolucio, ekita je la 22-a de februaro 1848: eksciante pri tio, Kossuth resumis en granda parolo (3-an de marto) la farendajn taskojn por la burĝa revolucio. Li postulis konstitucion por la eternaj regionoj de la Habsburga Imperio. Liaj tradukitaj vortoj helpis la eksplodon de la viena revolucio ( ekinta la 13-an de marto) kaj forigon de la malamata kanceliero Metternich.

Kossuth iĝis ano de tiu 100-membra parlamenta komisiono – elektita la 15-an de marto -, kiuj kunportis postulojn al la viena registaro. La panikanta viena registaro akceptis la leĝ-proponojn (Ferdinando la 5-a, signis ilin la 11-an de aprilo, tiel oni nomas tiujn leĝojn eĉ „apriliaj leĝoj”) kaj permesis elformi la unuan hungaran ministerion. La leĝoj alportis ŝtatan sendependecon de Hungario, respondecan registaron kaj tujan servutulan liberigon.. Pro tiu lasta, Kossuth iĝis tre populara inter la popolo.

En la registaro de grafo Lajos Batthyány (la nova hungara ĉefministro), Kossuth ricevis ministerion pri financaj aferoj kaj li iĝis ankaŭ la porparolanto de la registaro en la nova parlamento. Li volis nuran personunuon ene de la Habsburga Imperio inter Hungario kaj la imperio, tiel li laboris pri ties financaj, militaraj kaj diplomaciaj bazoj.

Komence de oktobro 1848, grafo Batthyány gróf abdikis kaj Kossuth iĝis la prezidanto de la (~provizora registaro) ’’Országos Honvédelmi Bizottmány’’ (Tutlanda Patrujdefenda Komisiono). Tiu organizaĵo organizis la hungaran kontraŭstaron kaj starigis dum kelkaj monatoj armeon, kiu sukcese agadis en printempo de 1849.

Kiam la aŭstra kortego deklaris la konstitucion de Olmütz en marto de 1849 (kiu reprenis ĉiun rajton de la hungaroj), Kossuth responde al tio deklaris la tutan sendependecon, ĉar li fidis je plia eksterlanda helpo. La Sendependiĝa Deklaro (Függetlenségi Nyilatkozat) estis eldonita la 14-an de aprilo kaj oni elektis Kossuth-on guberniestro-prezidento.

Kiam la Rusa Imperio invadis Hungarion kaj la lando estis preskaŭ tute venkita, Kossuth transdonis la potencon al Görgey (11-an de aŭgusto) kaj fuĝis al Turkio.

En la elmigrejo redakti

Ĉar Anglio ne apogis la transdonon de Kossuth, la turka sultano rifuzis la rusajn kaj aŭstrajn petojn kaj internigis lin por unu kaj duonjaro en la anatoliai Kütahya. Dum la deviga ripozo li ellaboris planojn pri iu ĉedanuba konfederacio, en politika kaj militara kunlaboro.

Post la liberiĝo, li rondvojaĝis Usonon kiel „gasto de la nacio” kaj kolektis monon por aĉeti armilojn, sed diplomacian rekonon li ne atingis. Li ankaŭ vizitis Anglion, sed la angla registaro ne apogis liajn planojn, ĉar ĝi vidis Auŝtrion kiel kontraŭpezon al la Rusa Imperio.

Napoleono la 3-a en 1859 interkonsentis kun Kossuth pri komuna batalo kontraŭ la Aŭstra Imperio. Kvankam fondiĝis kun gvido de Kossuth provizora hungara registaro (Magyar Nemzeti Igazgatóság) en Parizo kaj hungara legiono en Genova, la planojn neniigis la abrupta armistico inter Napoleono kaj Franco Jozefo en Villafranca.

Kossuth plulaboris la konstitucian proponon de Kütahya al Danuba Konfederacio. Li kritikis la aŭstran-hungaran interkonsenton (en la fama Kassandra-letero), ĉar la hungaroj altiĝas al la subpremantoj, tiel kiam la imperio disiĝas pro la naciaj evoluoj, Hungario denove iĝas oferto.

Li estis elektita al honora membro de Societo Petőfi.

Kossuth neniam hejmenvenis, la lastajn jarojn plenigis li en Torino. Li mortis en 1894, lia kadavro estis hejmentransportita kaj dum – neoficiala – tutlanda funebro oni entombigis lin. Lia tombo troviĝas en la tombejo Kerepes, kie oni starigis la plej grandan maŭzoleon de Hungario.

Lian memoron konservas en Hungario sennombraj statuoj, lernejoj, stratoj, universitato ktp.

Influa al revoluciuloj redakti

La 18-an de februaro 1853 la 21-jara hungara naciisto, tajloro János Libényi atakis kun longa tranĉilo la imperiestron Francisko Jozefo la 1-a, kriante: “Vivu Kossuth!”[1].

Vidu ankaŭ redakti

Memorigiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Kossuth Lajos összes művei, I–VI. (eldonis Barta István, 1948–1966); VII. (eldonis Pajkossy Gábor, 1989) kaj XI–XV. (eldonis Barta István kaj Sinkovics István, 1951–1957)
  • Kossuth Lajos: Irataim az emigrációból, I–III. (1880–1882)
  • Kossuth Lajos iratai. IV–XIII. (eldonis Helfy Ignác kaj Kossuth Ferenc, 1894–1911)
  • A Kossuth-emigráció Törökországban I. (eldonis Hajnal István, 1927)
  • A Kossuth-emigráció Angliában és Amerikában 1851–52, I–II. (eldonis Jánossy Dénes, 1940–1948)
  • Kossuth Lajos: Írások és beszédek 1848–49-ből (1987, 1994)
  • Gyula Viszota: Gróf Széchenyi István írói és hírlapi vitája Kossuth Lajossal, I–II. (1927–30).

Literaturo redakti

  • Tóth Zoltán: Emlékkönyv Kossuth Lajos születésének 150. évfordulójára, I–II. (1952)
  • Csabai Tibor: Kossuth Lajos és az irodalom (1961)
  • Barta István: A fiatal Kossuth (1966)
  • Szabad György: Kossuth politikai pályája ismert és ismeretlen megnyilatkozásai tükrében (1977)
  • Deák István: Kossuth Lajos és a magyarok 1848–49-ben (1983)
  • Féja Géza: Kossuth Lajos (1987)
  • Deák István: A törvényes forradalom: Kossuth Lajos és a magyarok 1848–49-ben (1994)
  • romano de Cseres Tibor: Én, Kossuth Lajos
  • Csorba László: Kossuth Lajos életének képei (1994)
  • Csorba László: A Kossuth-emigráció képei (1994)

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.