Gripo

virusa malsano de birdoj kaj mamuloj

Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de proviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron de kapo kaj muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en la digesta aŭ la nerva sistemo.

Gripo
infekta malsano • malsano • simptomo aŭ signo
vdr

En la popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo.

Gripo (influenco) estas ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj.

Epidemioj redakti

Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

Kaŭzoj de epidemioj redakti

Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj? Por tio ni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la ribonukleata acido (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripvirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj). Ĉu ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj? Certe, kaj tre ofte. La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas la kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj. El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Ekzemple, en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripvirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.

Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutinino (angle hemagglutinin) kaj neŭraminidaso (angle neuraminidase). Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.

Ĉe la virusoj de gripo A de homo, bestoj kaj birdoj ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.

Gravaj gripepidemioj redakti

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj gripepidemioj inter homoj estis kaŭzitaj de virusoj kun jenaj kombinoj de hemaglutinino kaj neŭraminidazo: H1 N1, H2 N2, H3 N2. Unuafoje la homaro renkontiĝis kun vastega epidemio de gripo A (H1 N1) en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 40 milionoj mortis. Antaŭ nelonge la sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko. Foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, ĝia aerguta transdonado (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado), la grandskalaj dummilitaj migradoj akcelis disvastigon de epidemio. La gripa viruso H1 N1 cirkuladis inter homoj ĝis 1957, kvankam jam ne tiel furioze.

En 1957-1958 disvastiĝis tre danĝera epidemio de gripo A, sed jam kun alia antigena kunmetaĵo: H2 N2. Tiu gripo estis nomita la „azia gripo” aŭ la „gripo de Singapuro” laŭ la loko de la unua apero de la viruso. Pro foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, en la mondo malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj 4 milionoj mortis. Post 11 jaroj (en 1968-1969) denove okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo”, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2 ; 2 milionoj da homoj mortis. La antaŭa viruso H2 N2 ekde 1968 ĉesis registriĝi.

Post naŭ jaroj (en 1977) denove aperis la gripa viruso H1 N1. Dum tiu epidemio pli grave malsaniĝis junaj personoj, ĉar multaj pliaĝuloj konservis la imunecon al ĉi tiu viruso el la jaro 1957. Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1 kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.

Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon „birda gripo”. Malsaniĝis multaj miloj da kortbirdoj (precipe kokinoj), kiuj fariĝis la fontoj de malsaniĝo por 18 homoj, kiuj kontaktis la infektitajn birdojn. Pro la tre gravaj komplikiĝoj ses homoj mortis. Por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro. Ni opinias, ke la precipa kaŭzo de la interrompo de tiu epidemio estis la foresto de la aerguta transdonado de ĉi tiu viruso. Plej ofte gripepidemioj komenciĝas en sud-orienta Azio. Laŭ multaj sciencistoj tio okazas pro la granda abundo de birdoj, evoluinta porkbredado kaj tre alta denseco de la loĝantaro en tiu regiono.

Ĉu ni povas esti konvinkitaj, ke ne aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj? Certe ne, se oni atentas la grandegan naturan rezervujon de gripvirusoj inter birdoj kaj aliaj bestoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homoj gripvirusoj povas longe konserviĝi. Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliaj, kaj oni okazigas kvarantenigon.

Oni esperas, ke en la 21a jarcento la sciencistoj kaj kuracistoj kapablos antaŭvidi la aperon de novaj gripvirusoj kaj pli efektive kontraŭagi ilin. Por tio necesas unuigi la penojn ne nur de medicinistoj, sed ankaŭ de biologoj, genetikistoj, matematikistoj kaj komputilistoj.

Simptomoj redakti

La simptomoj de la influenco estas sufiĉe nespecifaj. La influenca viruso disvastiĝas per gutoinfekto kaj kaŭzas la sekvajn simptomojn:

  • karakteriza malsano-sento en la tuta korpo
  • alta febro ĝis 40 gradoj Celsiuso post unu-dutaga inkubacio
  • Kapdoloro kaj laciĝo
  • sekaj tusoj
  • seka gorĝo
  • plimultiĝinta nazomukozo
  • doloroj en la membroj

Komplikaĵoj redakti

La komplikaĵoj de la influenco povas kaŭzi mortojn en procento de ĉ. 1 % inter la malsanuloj, sed ĉefe ĉe la maljunuloj, ĉe kiuj tiu malsano kelkfoje nur fortigas efikon de alia malsano.

Diagnozo redakti

Ĝi estas disgnozita per detekto de influenca antikorpo en la sango.

Terapio redakti

Plej gravas la preventa vakcinado, poste per diversaj medikamentoj, varmega teo kun kuracherboj.

Vakcino redakti

La viruso redakti

La influenco-viruso estas RNA-viruso.

Ekzistas tri tipoj de la viruso:

  • influenca A-viruso havas grandan mutaciemon, ĝin portas ĉefe akvobirdoj. Ĝi subtipo A-2 kaŭzis la Azian gripon en 1957. Pro la granda mutaciemo, oni devas tuj analizi kia subtipo temas por la suksesa kuracado.
  • influenca B-viruso malsanigas nur homojn,
  • influenca C-viruso malsanigas homojn kaj porkojn.

Epidemio redakti

Oni parolas pri Influenca epidemio, se la 10-20% de la loĝantaro infektiĝas. La vekanto de la epidemio kaj pandemio (tutmonda epidemio) estas la influenca viruso A kaj - malofte – B, ĉar tiuj malfortigas la homan imunan sistemon.

La pandemiojn de la 20-a jc. oni nomumis laŭ la origina areo:

Oni timas ankaŭ hodiaŭ erupcion de granda pandemio, por kio la medicinaj institutoj ne estas antaŭpreparitaj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti