Bronkito estas inflamo de la bronkoj kaŭzita de multaj tipoj de mikroboj kaj virusoj.

Simptomoj redakti

La simptomoj komenciĝas per seka kaj eĉ dolora tusado, ĉar la bronkoj ankoraŭ ne produktas sufiĉan kvanton da muko. Sed post kelkaj tagoj la sekrecio pliiĝas, faciligante la sputadon. Aliaj simptomoj estas iom da febro, senapetiteco, laceco kaj ĝenerala malbonfarto. Ĝia akuta stadio povas daŭri 2-3 semajnojn, se ĝi ne estas trafe kuracita.

Vidu ankaŭ redakti

Bronkektazio