Pneŭmonologio

medicina fako

Pneŭmonologio (greke πνευμονολογία, de πνεύμονας, pneŭmonas, "pulmo" [origino πνεύμα, pneŭmo, "spiro, spirito"] kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") aŭ pulmologio (de la latina vorto pulmo, kiu en Esperanto signifas la samon) estas subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la pulmo kaj proksimaj organoj.

La pneŭmonologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la pulmo, la bronkoj, la mediastino kaj de la pleŭro.

La torakokirurgio estas parto de la medicina fako kirurgio, la radiado de pulmaj tumoroj parto de radiologio kaj la medikamenta terapio de pulmaj tumoroj parto de la onkologio - tiuj temaroj do ne rekte konsideriĝas parto de la pneŭmonologio.

Oftaj pneŭmonologiaj malsanoj redakti