Aŭskultumado estas parto de klinika ekzameno, kiu konsistas el aŭskulto, helpe de stetoskopo (pera aŭskultumado), aŭ simple per orelo metita kontraŭ la torako de la malsanulo (rekta aŭskultumado), de la diversaj bruoj farataj per la organoj de la homa korpo, aparte tiuj farataj per la koro, la pulmoj, la digesta sistemo, la karotidoj kaj la femuraj arterioj. Tiu metodo de medicina diagnozo estis inventita de René Laennec en 1816.

Pediatria aŭskultumado de suĉbebo.

Kelkfoje la termino aŭskultumado estas erare uzata por priskribi klinikan ekzamenon.

Pulma aŭskultumado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pulma aŭskultumado.

Prefere farata kontraŭ la malantaŭa flanko de la torako, tio povas esti farata kontraŭ la antaŭa aŭ subbrakaj flankoj. Tie oni serĉas normalajn kaj nenormalajn pulmajn bruojn. La ĉefa normala pulma bruo estas la vezikeca murmuro. Ĝi rezultas de la aereniro en la pulmojn kaj estas modifata per pluraj pulmaj kaj pleŭraj malsanoj.

Kora kaj vaskula aŭskultumado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kora aŭskultumado.

Tio ebligas diagnozi perturbon de la korkadenco aŭ de la kormurmuro, kiu povas signi valvopation.

La aŭskultumado de la arteriaj duktoj ebligas diagnozi malvastiĝon de arterio, kiu devas esti konfirmata per vaskula eĥografio-doplero. Tio ebligas diagnozi ankaŭ volumenan en-kranian aneŭrismon de infano tra la mediana fontanelo.

Tio helpas por mezuri la sangopremon dank'al la bruoj de Korotkoff.

Abdomena aŭskultumado redakti

Ĝi ebligas aŭdi 2 brutipojn :

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti