Gyula Viszota [djula visota], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viszota Gyula estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, membro (korespondanta en 1913, ordinara en 1932) de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Viszota [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1871 en Ercsi. Li mortis la 11-an de januaro 1947 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gyula Viszota frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto inter 1888-1892. En 1893 li ekinstruis en mezlernejo en Sopron. Ekde 1901 li instruis en Budapeŝto en diversaj mezlernejoj. Baldaŭe li estis lernejestro, fine li ricevis postenon en la ministerio. Li pensiuliĝis en 1932. Li okupiĝis precipe pri vivo de István Széchenyi. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Széchy Mária a drámai költészetben (1892)
  • Gróf Széchenyi István és Sopron vármegye (Grafo István Széchenyi kaj Sopron (historia departemento)), (1902)
  • Széchenyi und Metternich (1907)
  • Széchenyi politikai programtöredékeinek keletkezése és hatása (1916)
  • Gróf Széchenyi István naplói (1925–1939)

Fontoj

redakti