Friedrich List

germana ekonomikisto
Friedrich List
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1789 (1789-08-06)
en Reutlingen
Morto 30-an de novembro 1846 (1846-11-30) (57-jaraĝa)
en Kufstein
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Reading
Ŝtataneco Virtembergo • Usono
Alma mater Friedrich-List-Gymnasium Reutlingen
Memorigilo Friedrich List
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • entreprenisto • diplomatopolitikistoverkisto
vdr
Friedrich LIST (naskiĝinta en la 6-a de aŭgusto 1789 en Reutlingen, mortinta en la 30-a de novembro 1846 en Kufstein) estis germana ekonomia teoriisto kaj politikisto. Li konsideratas fondinto de la germana politika ekonomio kan pioniro de la ekonomia unuigo de Germanlando.

Biografio redakti

 
Nationale System der politischen Ökonomie, 1930

La filo de tanisto instruis sin mem kaj engaĝiĝis frue por la nacia-liberaj ideoj de revolucia vekiĝo en Germanlando. En 1817 li iĝis profesoro pri ŝtata ekomonio en Tübingen, kiun postenon li perdis jam en 1820. Kialo estis la fondo de la Ĝenerala germana asocio komercada-metiada (germane: Allgemeiner Deutscher Handels- und Gewerbeverein) en Frankfurt am Main kune kun entreprenestroj kaj komercistoj. Tiu asocio reklamis por la nuligo de ne malpli ol 38 doganaj limoj ene de la Germana Federacio. La fondo de la Germana Doganunio en 1834 realigis tiun celon finfine.

Pro liaj postuloj je demokratiaj reformoj li perdis la stato de deputito en la landa asembleo de Virtembergo (ekde 1820) kaj eĉ malliberigitis en 1822 dek monatojn en citadela prizono. En 1825 li devis fuĝi en Usonon el kie li revenis kiel usona konsulo en 1832. Li ankaŭ planis instali tutgermanan fervojan liniaron; por tio li fondis en 1834 en Leipzig la asocion Leipzig-Dresdner Eisenbahngesellschaft.

En lia majstroverko ekonomiteoria Das nationale System der politischen Ökonomie (1841, nefinite) li kontraŭ la klasika doktrino de Adam Smith pri la libera komerco metis sian Teorion de la produktivaj fortoj kun plia respekto de ekonomia praktiko.

Por subteni la evoluigon de la nacia industrio li propagandis la instalon nedaŭraj doganoj por protekti sin kontraŭ superpezaj eksterlandaj konkurentoj. Tion li taksis necesa paŝo por fondota doganlibera Centra Eŭropo.

Fonto redakti

Eschenhagen, Wieland: "List, Friedrich", en: Microsoft Encarta 2007, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

Eksteraj ligiloj redakti