Adjunkto estas persona helpisto de altrangulo. Ordinare, la termino signifas helpiston de ia altranga oficisto, ekzemple armea generalo, policestro, ano de reĝa familio, aŭ ĉefministro.

Prezidento de Tanzanio (meze) kun adjunkto (dekstre) en 2009

Funkcioj redakti

La adjunkto helpas la altrangulon pri diversaj ceremonioj, en kiuj la altrangulo devas partopreni. La adjunkto ankaŭ faras diversajn negravajn taskojn rilatajn al la altrangulo.

Titoloj redakti

En kelkaj landoj, adjunkteco por altrangaj oficoj estas honoriga titolo, markita de la postnomaj literoj A.D.C., mallongigo de la franclinga esprimo aide de camp; adjunktoj povas ankaŭ vesti sin per ceremoniaj uniformoj dum ceremonioj.

Ekzemploj redakti

En la eksa Japana Imperio, la imperiestro havis du adjunktojn (japane 侍従武官), unu terarmean kaj unu mararmean, kiuj raportis aktualaĵojn al la imperiestro.

En Britio, la monarko havas plurajn personajn adjunktojn (angle personal aide-de-camp), kiuj devas esti anoj de la reĝa familio kun militista rango; tiuj uzas la postnomajn literojn ADC(P). La monarko ankaŭ havas plurajn adjunktojn el la armeo, kies postnomaj literoj estas simple ADC.

Eksteraj ligiloj redakti