Debrecena Bulteno estis hungara esperanta dumonata eldonaĵo, kiun verkis ĉefe Tibor Papp, hungara esperantisto el la urbo Debrecen. La eldono de la bulteno ĉesis post lia morto, sed lia filo (Zoltán Tamás Papp) enretigas la unuopajn numerojn ekde 2006-7.

La unua numero aperis komence de la 1980-aj jaroj kaj eldoniĝis ĝis 2003.

La revuo entenis ĉefe tradukaĵojn pri la lokaj aferoj, pri Hungario kaj versojn, noveletojn, gramatikajn ktp. artikolojn. Komence de la 1990-aj jaroj ĝis ties malapero, tiu estis la sola perioda kultura esperanta eldonaĵo en Hungario. (La dusemajna Eventoj okupiĝis pri movadaj temoj).

Eksteraj ligiloj redakti