Sándor Bonkáló, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bonkáló Sándor (1880-1959) estis fama hungara slavisto, kiu devenis el rutena familio; li naskiĝis en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario en urbeto Rahó. Li estis ruten-devena filologo, tradukisto. En liaj libroj kaj aliaj publikaĵoj li pruvis, ke tiel nomataj rutenoj ne apartenas al la ukraina popolo kaj kulturo, ke ili ne parolas dialekton de la ukraina lingvo kaj ke ili estis enlokiĝintaj en la teritorio de montaroj Beskidoj kaj Karpatoj (hungaraj departementoj Máramaros, Ugocsa, Bereg, Ung, Zemplén, Sáros, Szepes) dum la 13-17 jarcentoj. Laŭ la iama oficiala rusa kaj eĉ la nuntempa ukraina historio rutenoj estas ukrainoj.

Sándor Bonkáló
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1880 (1880-01-22)
en Raĥiv
Morto 3-an de februaro 1959 (1959-02-03) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj ukrainahungararusarusinaslava lingvarogermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de LepsikoSankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo tradukisto • slavisto • filologo • literatursciencisto • universitata instruisto • man of letters
vdr

Bonkáló verkis 7 librojn (el ili kvin estas pri la historio, literaturo, lingvo ktp. de rutenoj) kaj aperigis aron da studoj kaj artikoloj.

Lian plej faman libron aperintan en 1940 reredaktis kaj komplementis per novaj informoj Attila Salga (esperantisto). Attila Salga verkis kaj defendis sian doktoran disertaĵon en la Universitato de urbo Debrecen en 1975 pri la vivo, verkaro kaj esplorado de Bonkáló. La libro nomita supre ne estis atingebla dum la socialismaj jaroj (1945-1989), ĉar pro la veraj historiaj faktoj pri rutenoj la propagandema soveta literaturo kaj pro la stalina reĝimo la tiama registaro malpermesis legadon de tiu fonto.

Biografio redakti

Li naskiĝis la 22-an de januaro 1880 en la urbo Rahó (nuntempe: Raĥiv en Ukrainio) kie li lernis en grek-katolika gimnazio, poste en teologia liceo en Ungvár (Uĵgorod). Kiam li finis la liceon li komencia studi en la fakoj latina kaj germana ĉe la Universitato Péter Pázmány en Budapeŝto (1902). Kiel mezlerneja instruisto li laboris en la urboj Gyöngyös, Szeged kaj Zalaegerszeg. Dume li perfektigis siajn studojn eksterlande (Leipzig /Lepsiko/.Petrogrado. Sofio). En la urbo, situanta sur la bordoj de la rivero Neva, li aŭskultis interalie prelegojn de la famaj profesoroj Baudouin de Courtenay (bodüen de kurt/e/ne'), Ŝafimatov[1], Vengerov[2] kaj Lavrov[3] : kelkfoje li renkontiĝis kun la juna, tiam komencanta poeto Vladimir Malakovski. En 1917 li ricevis diplomon pri la rusa lingvo. En marto 1919, laŭ invito de Oszkár Jászi dum la reĝimo de Mihály Károlyi (MÍhaj KAroji; 1875-1955) estis subministro respondeca pri la naciecaj aferoj.</ref>, li komencis organizi en la budapeŝta universitato la katedron de la rutenaj lingvo kaj literaturo. Li prelegis ankaŭ ruse. En 1924 laŭ politikaj kaŭzoj (8) oni forigis kaj penaiis lin kiam li estis 44 jaraĝa. Dum la 30-aj jaroj li ofte prelegis en la Hungara Radio pri diversaj eminentuloj kaj datrevenoj de la rusa literaturo. En novembro 1945 li denove iĝis katedrestro de la ukrainaj lingvo kaj literaturo en Universitato Péter Pázmány. Iam li kritikis la kulturpolitikon de Ĵdanov[4] dirante : "Verŝajne en Sovetunio troviĝos malmultaj verkistoj kies verkoj iĝos klasikaj, unikaj, se ili mem ne povas libere elekti la objekton kaj la metodon de síaj literaturaj verkoj."[5] La 21-an de aprilo 1950 li emeritiĝis[6].

Li mortis la 4-an de novembro 1959 pro apendicito.

Referencoj redakti

  1. A.Aj. Ŝahmatov (1864-1920), filologo, akademiano kun multbranĉan verkaron, estis pioniro en la tekstologio kiel scienco.
  2. S.A.Vengerov (1855-1920) literatur-historiisto kiu verkis monografiojn kaj bibliografiaron pri rusaj verkistoj.
  3. P.A.Lavrov (1856-1929),filologo-slavisto, akademiano kiu okupiĝis ĉefe pri la historio de la slava literaturo kaj la slavaj lingvoj.
  4. A.A, Zdanov (1896-1948), sovetia politikisto, havinta ĉefan rolon en la kultura vivo de SSR, disvastiganta sektajn-dogmajn teoriojn kaj postulojn en la sovetia kulturo.
  5. Noto : La citadon Bonkáló mem mencias en sia aűtobiografio, verkita en 1956, post la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio, kiam li petis rehabilitadon, sed ĝin ne ricevis. Kaŝdenuncantoj akuzis lin pri kontraű-sovetismo ĉe Hungarlanda Federacia Kontrola Komitato. Oni interrompis lian karieron kaj la universitataj funkciuloj malpermeaia al li prelegi. En : Dr. Atilla Salga, Sándor BONKÁLÓ kaj la orientaj slavoj p.44
  6. Dr. Atilla Salga, Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj p.43

Literaturo redakti

  1. Pri la tuta esplorado pri slavoj legu la kromnumeron de revuo "Debrecena Bulteno" - Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj (1990). V. 1. Noties on Sándor Bonkálo's Work of Rusyn (Ruthenian) Philology. Slavica XXV., Debrecen KLTE 1991. p. 51-61.
  2. Bonkáló Sándor: A rutének (ruszinok). Dua, reredaktita eldono. Redaktis kaj la Postparolon skribis: Attila Salga. Eldonejo: Európai Protestáns Magyar Szabadegyetem (Eŭropa Protestanta Libera Universitato), Basel - Budapest 1996. p. 188)
  3. Rete : Dr. Atilla Salga, Sándor Bonkáló kaj la orientaj slavoj