A.N. Tolstoj skribis en la antaŭparolo : "En USSRAelita estas la plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon."
La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetan en 1924.
„ La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur Marson. La stilo estas senriproĉa. ”
„ Verko, tre alloga kiel la romanoj de Jules Verne kaj de Wells. La novaj sciencaj kaj sociaj scioj influis sur ĝin. Tre diversaj homaj sentoj ekaperas pro la strangaj cirkonstancoj en kiuj troviĝas la personoj. Post la miriga heroaĵo de Gagarino oni certe kun plezure relegos Aelita, kies traduko estas laŭdinda. ”