Malfermi la ĉefan menuon

Jules Gabriel VERNE [ʒyl gabʁiɛl vɛʁn] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis franca verkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Jules Verne
Félix Nadar 1820-1910 portraits Jules Verne (restoration).jpg
Julio VERN', fotita de NADAR
Naskiĝo 8-a de februaro 1828
en Francio Nanto, Francio
Morto 24-a de marto 1905
en Francio Amiens, Francio
Nacieco franco
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo sciencfikcio
Reprezentaj verkoj
  • Cinq semaines en ballon
  • Voyage au centre de la terre
  • Vingt mille lieues sous les mers
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolitan "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.

Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.

Jules Verne kaj EsperantoRedakti

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ ol verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco." La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L'Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.[1]

ReferencojRedakti

  • Delcourt, M. - Amouroux, J. (1987): Jules Verne kaj la Internacia Lingvo. - La Brita Esperantisto, vol. 83, n-ro 878, p. 300-30l. London. Represita el Revue Française d'Esperanto, nov.-dec., 1977.
  • Haszpra O. (1999): Jules Verne pri la lingvo Esperanto - hungare: - Scienca Revuo, 3, 35-38. Niederglat.
  • Silfer G. (2015): La fekunda afrika utopio: de Jules Verne ĝis Kabindo - Literatura Foiro, jaro 46, n-ro 273, 6-11, februaro 2015.

Listo de verkojRedakti

 
Karikaturo de Julio VERN'

FranclingveRedakti

  • Cinq semaines en ballon, 1863 ("Kvin semajnoj en flugbalono")
  • Voyage au centre de la Terre, 1864 ("Vojaĝo al la centro de la Tero")
  • De la Terre à la Lune, 1865 ("De Tero al luno")
  • Les Enfants du capitaine Grant, 1867/1868 ("La Geinfanoj de la kapitano Grant")
  • Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj")
  • Autour de la lune, 1870 ("Ĉirkaŭ la luno")
  • Le Tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 ("Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj")
  • L'Île mystérieuse, 1874/1875 ("La Mistera Insulo")
  • Le Docteur Ox, 1874 ("La Doktoro Oks")
  • Michel Strogoff, 1876 ("Miĥaelo Strogof")
  • Les Indes noires 1877 ("Nigra Hindujo"")
  • Un capitaine de quinze ans, 1878 ("Dekkvinjara Kapitano")
  • Mathias Sandorf, 1885 ("Matiaso Sandorf")
  • Robur le Conquérant, 1886 ("Roburo la Konkeranto")
  • Nord contre Sud, 1887 ("Nordo kontraŭ Sudo")
  • Deux ans de vacances, 1888 ("Du jaroj da ferioj")
  • Le Château des Carpathes, 1892 ("La Kastelo el Karpatoj")
  • Phare au bout du monde, 1905 ("Lumturo ĉe la mondfino")
  • Le Pilote du Danube, 1908 ("La Piloto de la Danubo")
  • La Chasse au météore, 1908 ("La Ĉasado de meteoro")
  • Le Secret de Wilhelm Storitz, 1910 ("La Sekreto de Vilhelmo Storitz")
  • L'Étonnante Aventure de la mission Barsac, 1919 (La surpriza aventuro de la misio Barsac); romano verkita de Michel Verne, filo de Jules Verne, surbaze de nefinita manuskripto de la patro kun la titolo "Voyage d'études" (studvojaĝo).

EsperanteRedakti

Rete legeblaj tekstojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Pri tio Abel Montagut, Jules Verne kaj esperanto (la lasta romano), Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 78-95.
  2. Nur parto de la tuta libro "La mistera insulo" ; retejo konsultita la 02/09/2015.